*dot/i

*doti

(tr)
1.
Doni doton al iu: mi havas nun infanon, kiun mi devas eduki, instrui kaj doti, liaj gepatroj al li lasis ne multe grandan heredaĵon [1]. VD:heredigi
2.
(figure) Havigi iajn kvalitojn: naturo ne dotis lin riĉe sur la praktika tereno [2]; la Ĉiopova Dio […] iujn dotas, aliajn maldotas per talento [3]; malsaĝa estis Schleyer, kiu dotis Volapukon per la antaŭaj rondaj ü, ö [4]. VD:beni, donaci, dorloti, favori
angle:
endow
beloruse:
1. даць пасаг 2. надаць, надзяліць
ĉeĥe:
dotovat, dát věno, vybavit věnem
ĉine:
2. 賦予 [fùyǔ], 装备功能 [zhuāngbèigōngnéng], 配備 [pèibèi]
france:
doter (pourvoir d'une dot, de qualités)
germane:
1. als Mitgift mitgeben, dotieren, beschenken 2. ausstatten, versehen
hispane:
dotar
japane:
持参金を与える [じさんかねをあたえる], 恵む [めぐむ]
nederlande:
begiftigen 1. een bruidsschat schenken
pole:
1. dać posag 2. obdarzyć
portugale:
1. dotar, conceder dote 2. dotar
ruse:
одарить 1. дать в приданое
slovake:
dať výbavu, obdariť
svede:
begåva 1. ge hemgift
ukraine:
давати придане

*doto

Havaĵo, kiun iu ĉe geedziĝo ricevas de la partnero, respektive ties parencoj, laŭ socia konvencio: la reĝo donos al li sian solan filinon kiel edzinon kaj duonon da regno kiel doton [5]; postulu de mi tre grandan doton kaj donacojn, kaj mi donos, kion vi diros al mi, nur donu al mi la junulinon kiel edzinon [6]; se naskiĝos filino, ni donos al ŝi doton kaj edukos ŝin, kiel konvenas al fraŭlino de alta gento [7]; mia filino […] havas jam dek kvar jarojn kaj kiel prudenta knabino kolektas al si doton [8]; fraŭlino Szwejc […] havos ĉirkaŭ dekkvinmil spesmiloj da doto Marta ; (figure) Amalio donas al li vangofrapon: „antaŭe prenu ĉi tion kiel doton“ [9]; li amas nur la doton de la junulino [10]; eĉ kaprino plaĉas, se la doto sufiĉas PrV ; bela vizaĝo estas duono da doto PrV .
angle:
dowry
beloruse:
пасаг
ĉeĥe:
výbava, věno
ĉine:
陪嫁 [péijià], 聘金 [pìnjīn], 財禮 [cáilǐ], 嫁妆 [jiàzhuāng]
france:
dot
germane:
Mitgift, Aussteuer
hebree:
נְדוּנִיָה
hispane:
dote
japane:
持参金 [じさんきん]
katalune:
dot
nederlande:
bruidsschat
pole:
posag, wiano
portugale:
dote
ruse:
приданое
slovake:
veno, výbava
svede:
hemgift
ukraine:
посаг, придане, віно

administraj notoj