*dorlot/i PV

*dorloti

(tr)
1.
(iun) Ameme kaj karese trakti, tro indulgante dezirojn aŭ kapricojn: patrinoj [per kisoj] dorlotas siajn infanojn FK ; virino […] dorlotita, kiu neniam starigis sian piedon sur la tero pro dorlotiteco kaj delikateco [1]; li regalas sin per dolĉaj bonegaj vinoj kaj dorlotas siajn kadukajn membrojn en kusenoj el lanugo [2]; la junan Liszt, jam elstaran pianiston kaj komencantan komponiston, dorlotis la damoj de la parizaj salonoj [3]; mi ne estis dorlotita de l' vivo ChL ; kiu volas panon, ne dorlotu la manon (ne ŝparu penon) PrV . VD:malhardi, kaĵoli, karesi2, regali2, sibarito
2.
(figure) (ion) Tro favori, tro komplezi:
a)
(figure) Tro indulge permesadi malbonaĵon ĉe iu: dorloti la fierecon, la maniojn de iu; dorloti serpenton sur sia brusto PrV ; la aliaj registaroj en EU simile senhoneste agadas, daŭre dorlotante malbonkondutan membron [4].
b)
(figure) Daŭrigi en si ion revatan trovante el ĝi plezuron: mi dorlotas la kvietan esperon, ke […] mi ne devas repondeci MortulŜip ; nur fantaziuloj povas dorloti tiun ĥimeron; unu el miaj plej dorlotataj tezoj estas prava: „ĉio povas iĝi nur ankoraŭ pli bona“ [5]. VD:gardi2.b
c)
(figure) Superŝuti per favoroj: kiom tiuj kamparanaj fabrikistoj lasas perdiĝi surkampe en nia frukte dorlotata regiono [6]; oni dorlotas la bonsajon per ĉiutaga ŝprucado, taŭga sterko, kontrolo de la temperaturo [7]; ekstera ŝtuparo ja devas esti fortika sen aparta dorlotado [8]. VD:flegi, prizorgi
VD:nutri2.
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 28:56
2. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
3. Monato, Franz-Georg Rössler: Geniulo mondcivitana, 2012
4. Monato, Franz-Georg Rössler: Simpla kalkulo, 2015
5. Monato, Maul Stefan: Malbona venko
6. Monato, Franz-Georg Rössler: Terpomoj gravedaj, 2015
7. Monato, Saliko: Kultivi bonsajon, 2007
8. Monato, Franz-Georg Rössler: Ŝtupoj al malplenaj poŝoj, 2010
angle:
pamper
beloruse:
балаваць, песьціць, лашчыць
bulgare:
глезя
ĉeĥe:
chovat, hýčkat, laskat, mazlit, rozmazlovat
france:
1. cajoler, caresser, dorloter 2.a encourager (une faiblesse), flatter (une faiblesse) 2.b caresser (un rêve, un projet), nourrir (un rêve, un espoir) 2.c bénir (répandre ses bienfaits)
germane:
hätscheln 1. verwöhnen 2. nähren 2.a verwöhnen, schüren 2.b hegen 2.c beschenken, vorziehen
hispane:
1. mimar 2.a consentir, malcriar, viciar 2.b alimentar 2.c favorecer
hungare:
kényeztet, dédelget, melenget kiu volas panon, ne ~u la manon: ha kenyeret akarsz, ne kíméld a kezed
katalune:
1. amoixar, acaronar 2.a consentir, aviciar 2.b sustentar, alimentar 2.c afavorir
nederlande:
1. verwennen
pole:
1. rozpieszczać, rozpuszczać (kogoś) 2.a pobłażać 2.c rozpieszczać, faworyzować
portugale:
acariciar, amimar, afagar, mimosear, favorecer
ruse:
баловать
slovake:
hýčkať, maznať(sa), rozmaznávať

dorlota

Tia, ke ĝi dorlotas: [post tio] ŝi ĉiam estis en bona humoro, al Ejnar ŝi estis eĉ dorlota ViV ; per dorlotaj vortoj kaj karesoj [mi] atingis, ke unu hundo sin kuŝigis sur min kaj la aliaj sin lokis ĉirkaŭ mi KrM ; ĉe ili ne ekzistas ofenda aŭ dorlota intenco VaK ; la voĉo de la oratoro devas esti jen sonore plena, jen hakile tranĉa, jen velure mola, jen infanece dorlota Ret .
germane:
verwöhnend

dorloto

Kareso, amema prizorgo: sur la brusto anĝela lia kapo malbela / en dorloto de nun ripozados FK ; tiam mi komprenis, kial mi trovis ĉarmaj ŝiajn dorlotojn, kial ŝiaj kisoj estis dolĉaj [9]. VD:dorlotbesto
beloruse:
ласка
bulgare:
глезене
ĉeĥe:
hýčkání
france:
cajolerie, câlinerie
germane:
Verwöhnung
slovake:
rozmaznávanie

dorlotiĝi

(ntr)
Ricevi dorlotojn, intimajn plezurojn: li ekde infaneco kutimiĝis al dorlotiĝado; vi ĉion permesas al li, kaj do li dorlotiĝis [10].
10. E. Uspenskij, trad. A. Gofen: Onklo Teodoro, la kato kaj la hundo, [vidita en 2015]
beloruse:
песьціцца, лашчыцца
bulgare:
глезя се
france:
se faire dorloter
germane:
verwöhnt werden
hebree:
להתפנק

*eldorloti, trodorloti

(tr)
Ekscese dorloti: oni devis plenumi ŝian volon, ĉar ŝi estis tre eldorlotita kaj tre obstina [11]; vi estas trodorlotita knabino, ne viro kaj estro [12]; la knabino, eldorlotita per baloj kaj belaj vestoj, ne havis grandan deziron labori Marta .
bulgare:
разглезвам
ĉeĥe:
rozmazlit, zhýčkat
france:
gâter, choyer
germane:
verziehen (verwöhnen)
hebree:
להשחית בפינוקים
katalune:
exalçar, amanyagar
slovake:
rozmaznať

administraj notoj

pri ~i 1.:
      Necesus ekz-oj ĉe "malhardi" por pravigi la referencon
      al ĝi. [MB]