1doz/o JED
dozo
- 1.
 
                              Difinita kvanto de 
                              medikamento:
                              
                                 mi rapidis hejmen kaj prenis grandan dozon da ĥinino
                                 [1];
                                 
                              
                                 en la malantaŭa angulo vi trovos flakoneton kun la ĝusta dozo da kuracaĵo por
                                 vi
                                 [2];
                                 
                              
                                 laŭ d-ro Kagan, kiu kalkulis laŭ la dozoj, li ne povis resti konscia
                                 [3].
                                 
                              - 2.
 - (figure) Difinita kvanto de io: ŝi prenis el ŝranketo botelon kaj provizis glason per impresa dozo da viskio [4]; supraĵa konado de la arto […] posedas kelkan valoran signifon en salonoj, [se] spicante ĝin per certa dozo da ĉarmo, poezio, festeco Marta ; ŝi tamen posedis sufiĉan dozon da prudento kaj da klereco, por kompreni la malaltecon de tiu ŝtupo de homa laborado, sur kiun ŝi malleviĝis Marta ; li pli ŝatis gradigi la dozojn kaj nur veki sian sciemon, ne intervenante tro peze [5]; ĉe plej malgranda dozo da honesteco kaj bona volo ĉiu povas facile praktike trakontroli [tion mem] [6].
 
1.
                           
                           Internacia krestomatio, Rakonto Pri Spiritoj
2. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, 7. La nesolvebla problemo.
3. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Tien kaj reen
4. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 14
5. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekkvina
6. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, V
                  2. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, 7. La nesolvebla problemo.
3. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Tien kaj reen
4. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 14
5. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekkvina
6. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, V
- angle:
 - dose 2. portion, quantity
 - beloruse:
 - доза
 - bulgare:
 - доза
 - ĉeĥe:
 - dosis, doze, dávka
 - ĉine:
 - 剂量 [jìliàng], 加入量 [jiārùliàng]
 - france:
 - dose
 - germane:
 - Dosis
 - hispane:
 - dosis
 - itale:
 - dose
 - japane:
 - 服用量 [ふくようりょう], 適量 [てきりょう], 線量 [せんりょう]
 - pole:
 - doza, dawka
 - portugale:
 - dose
 - ruse:
 - доза, порция
 - slovake:
 - dávka
 - ukraine:
 - доза, кількість, міра, порція
 
dozi
                     (tr)
                  - 
                              Mezuri kaj prepari la ĝustan kvanton de iu medikamento:
                              
                                 kutiminte dozi la kaĉon, ili ĉie vidas kaĉerojn
                                 [7];
                                 
                              
                                 prudente dozi antibiotikojn
                                 [8];
                                 
                              
                                 (figure) 
                                 ni riskas ne uzi tiun avantaĝon, se ni tro forte dozas la materialon kaj
                                 „bebumas“ la lernantojn
                                 [9];
                                 
                              
                                 (figure) 
                                 necesas dozi alikvante kaj alidirekte la utiligon de la novaj teknologioj
                                 [10].
                                 
                              
almezuri,
                           gradigi,
                           porciumi 
7.
                           
                           Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉaptiro III
8. Monato, Espero, 2003
9. Monato, Stefan MacGill: Kiel, kiam, kial lerni fremdan lingvon?, 2013
10. La Ondo de Esperanto, 2003, № 2 (100)
                  8. Monato, Espero, 2003
9. Monato, Stefan MacGill: Kiel, kiam, kial lerni fremdan lingvon?, 2013
10. La Ondo de Esperanto, 2003, № 2 (100)
- angle:
 - dose, measure out
 - beloruse:
 - дазаваць
 - ĉeĥe:
 - dozovat, dávkovat, odměřit dávku
 - ĉine:
 - 給藥 [gěiyào], 简便定量 [jiǎnbiàndìngliàng]
 - france:
 - doser
 - germane:
 - dosieren
 - hebree:
 - למנן
 - hispane:
 - dosificar
 - itale:
 - dosare
 - japane:
 - 分量を定める [ぶんりょうをさだめる], 調合する [ちょうごうする]
 - pole:
 - dozować, dawkować
 - ruse:
 - дозировать
 - slovake:
 - dávkovať
 - ukraine:
 - дозувати
 
trodozo, superdozo
                              Tro granda dozo, eventuale danĝera:
                              
                                 la kuracisto mortigis sin per superdozo da dormigilo
                                 [11];
                                 
                              
                                 en la aĝo de 36 jaroj ŝi mortis pro trodozo da
                                 dormigiloj
                                 [12];
                                 
                              
                                 (figure) 
                                 la artistoj ja estis tre, tre bonaj, sed ĉiuj programeroj
                                 estis en si mem plenaj koncertoj, do, estis superdozo, kaj homoj
                                 tediĝis
                                 [13].
                                 
                              
11.
                           
                           Monato, Walter Klag: Morta malaperinta medicinisto, 2013
12. Vikipedio, Marilyn Monroe, 2009-12-04
13. Judith: lumo, 2009-09-23
                  12. Vikipedio, Marilyn Monroe, 2009-12-04
13. Judith: lumo, 2009-09-23
- angle:
 - overdose
 - beloruse:
 - перадазаваньне, перадазіроўка
 - ĉine:
 - 服药过量 [fúyàoguòliàng]
 - france:
 - overdose, surdosage
 - germane:
 - Überdosis
 - hispane:
 - sobredosis
 - itale:
 - overdose, sovradosaggio
 - japane:
 - 飲み過ぎ [のみすぎ], 過剰服用 [かじょうふくよう], 過量 [かりょう]
 - ukraine:
 - зверхдоза, надмірна/завелика доза