eksplic/ita PIV2
eksplicita
-
Klare kaj precize esprimita, ne per subkompreno
alie interpretebla; malimplicita:
eksplicita interkonsento en formo de ia kontrakto
Ret
;
viaj vortoj volas ekspliciti, ke ekzistas socia mendo ― precize!
MMa
.
kiam oni komparas la francan kaj la anglan, oni konstatas, ke la unua aludas kie
la dua eksplicitigas
[1];
la Traktato de Aachen (1748) estis redaktita en la franca, sed aparta artikolo
eksplicite precizigis, ke [oni rajtas fari] kopiojn en aliaj lingvoj
EeP
;
temas eksplicitadire pri surogato
[2].
klara3, laŭlitera, laŭvorte, rekta2, preciza, sensupozeco
Rim.:
PIV1
prezentas la vorton ankoraŭ kiel adjektiva radiko „eksplicit/“,
kaj tiel la vorto preskaŭ senescepte uziĝas. PIV2
ŝanĝis la
kapvorton al verba radiko „eksplic/“, de kie ĝi derivas „eksplic/it/a“ kiel
participon. Tio estas almenaŭ simetria al verba „implic/“.
[W. Diestel]
1.
Monato, Clair Mahé: La okcitana lingvo, 2006
2. Monato, Carlo Minnaja: Interlingvo: komparo inter du solvoj, 2010
2. Monato, Carlo Minnaja: Interlingvo: komparo inter du solvoj, 2010
- angle:
- explicit
- germane:
- explizit, ausdrücklich, eindeutig
- ukraine:
- чітко виражений, явний, недвозначний
administraj notoj
~ita:
Mankas verkindiko en fonto.