1eksport/i

eksporti

(tr)
1.
EKON Transporti en eksterlandon por vendi la komercaĵojn aŭ produktaĵojn de iu lando: pofunte li eksportas [1]; Argentino eĉ ne povas eksporti siajn mielon, pomojn kaj limonojn [2]; eksporti 2700 tunojn da uzita papero en 122 konteneroj al Filipinoj [3]; post 1979 Ĉinio komencis eksporti laboran servadon [4]; Pollando importis je tri miliardoj da eŭroj pli ol ĝi eksportis [5].
2.
KOMP Elpreni datumojn el aplikaĵo por sekurigo aŭ uzo en alia aplikaĵo: eksporti dosieron, bildon en norma formato; eksporti tabelon kiel komo-apartigitaj valoroj la programoj kapablas importi kaj eksporti dosierojn de ĉiuj kutimaj specoj [6]; tute ne necesas konverti tian tekston unue […], simple […] importu ĝin en Ĉapelilon, aŭtomate vi vidos la ĝustajn signojn […], estas provizitaj memkompreneble ankaŭ similaj eksportaj funkcioj [7].
1. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Brumm Kaj Pipenbek
2. Ro Sartor: Ploru pri Argentino!, Monato, 2002/02, p. 8
3. HORI Jasuo/pg: Rubo-ruzo, Monato, 2000/11, p. 14
4. MU Binghua: Eksporto de laboristoj, Monato, 2000/10, p. 10
5. Monato, Stanisław Śmigielski: Eksporto nur al Okcidento, 2003
6. Roland Rotsaert: Programoj, Monato, 1994/04, p. 17
7. Paŭl Peeraerts: Monato, Ni levu la ĉapelon!, 1995/05, p. 16
angle:
export
beloruse:
экспартаваць, вывазіць (тавары, капіталы)
ĉeĥe:
exportovat, vyvážet, vyvézt
ĉine:
1. 輸出 [shūchū], 外銷 [wàixiāo]
france:
exporter
germane:
1. exportieren, ausführen 2. exportieren
hispane:
exportar
hungare:
exportál, kivisz
japane:
輸出する [ゆしゅつする]
katalune:
exportar
nederlande:
uitvoeren (exporteren), exporteren
pole:
1. eksportować, wywozić 2. eksportować
portugale:
exportar
ruse:
экспортировать
slovake:
vyvážať
tibete:
ཕྱིར་ཚོང་བྱེད་པ་
ukraine:
експортувати, вивозити

eksporto

EKON
1.
Eksportado: la eksporto estis favorata [8]; pro la nuna malforta eŭro la eksporto kreskos [9]; Bulgario efektivigis 65 % de sia eksporto laŭ la rivero Danubo [10]; eksportvaroj [11]; eksportlando [12]; eksportagentejo [13]; eksport-enspezoj [14]; eksportpluso [15].
2.
Eksportaĵo: dum 1998 ĉirkaŭ 20 % de la makedonaj eksportoj estis direktataj al Jugoslavio [16].
8. Bo Sandelin: Antaŭmerkantilisma ekonomia pensado, Monato, jaro 2001a, numero 2a, p. 16a
9. Marc Vanden Bempt: Eŭro unujara, Monato, 2000/03, p. 14
10. Evgeni Georgiev: Danuba ŝiptrafiko paralizita, Monato, 2000/03, p. 16
11. Laimius Stražnickas: Kontrabanditaj cigaredoj invadas Brition, Monato, 2000/04, p. 13
12. Monato, Evgeni Georgiev: Profunda strukturŝanĝo en meza kaj orienta Eŭropo, 2004
13. Monato, Marko Naoki Lins: Germana muzikkvoto por la radio, 2004
14. Monato, Marko Naoki Lins: Giganto fluganta, 2005
15. Monato, Evgeni Georgiev: Profunda strukturŝanĝo en meza kaj orienta Eŭropo, 2004
16. Evgeni Georgiev: Esperiga komenco, Monato, jaro 2000a, numero 4a, p. 11a
angle:
1. exportation 2. export
beloruse:
1. экспарт, вываз (тавараў, капіталаў) 2. экспартны тавар
ĉeĥe:
export, vývoz
ĉine:
出口 [chūkǒu]
france:
1. exportation (acte d'exporter), export 2. exportation (marchandise exportée)
hebree:
יְצוּא
hungare:
1. exportálás, kivitel 2. export, kivitel
japane:
輸出 [ゆしゅつ]
katalune:
exportació
nederlande:
1. export, uitvoer 2. exportgoed
pole:
1. eksport, wywóz 2. towar eksportowy
ruse:
экспорт
slovake:
export
ukraine:
експорт, вивіз

eksportado

EKON
Transportado de lokaj produktaĵoj al eksterlando: negative efikis nur la interrompo de la danuba ŝipveturado en la eksportado de specifaj komercaĵoj [17]; pli kaj pli kreskas la eksportado kaj importado de bestoj kaj diversaj viandaĵoj [18].
17. Evgeni Georgiev: Esperiga komenco, Monato, 2000/04, p. 11
18. Vladimir Lemelev: Nova infekta malsano postulanta internacian kunlaboron, Monato, 2001/05, p. 17
angle:
exportation
beloruse:
экспарт, вываз (тавараў, капіталаў)
ĉeĥe:
export, vývoz
ĉine:
出口 [chūkǒu], 輸出 [shūchū]
france:
exportation (acte d'exporter), export
germane:
Export, Ausfuhr
hebree:
יְצוּא
hispane:
exportación
hungare:
exportálás, kivitel
katalune:
exportació (acció)
nederlande:
het exporteren, het uitvoeren
pole:
eksport, wywóz
ruse:
экспорт
slovake:
export

eksportaĵo

EKON
Komercaĵo transportata al eksterlando por vendo: vivi pli-malpli memstare kun nur minimumaj importaĵoj kaj eksportaĵoj [19]; Usono ne plu akceptos niajn nederlandajn eksportaĵojn [20].
19. Brian Kaneen, Wally Du Temple: NOREK-22: plia tre agrabla semajnfino en Esperantujo, La Ondo de Esperanto, 2002:11
20. Gerrit Berveling: Holokaŭsto, Monato, 2001/05, p. 4
angle:
export
beloruse:
экспартны тавар
france:
exportation (marchandise exportée)
germane:
Exportprodukt, exportierte Ware, Ausfuhrgut
hebree:
יְצוּא
hungare:
exportáru
japane:
輸出品 [ゆしゅつひん]
katalune:
exportació (béns)
nederlande:
exportgoed
pole:
towar eksportowy
ruse:
экспортный товар
ukraine:
експортний товар

eksportisto

EKON
Komercisto, kiu eksportadas: eksportistoj plendas, ke ili spertas malfacilaĵojn, ĉar la kurzo de la novzelanda dolaro estas tro alta[21]; Ruando iĝis granda eksportisto de koltano, oro kaj diamantoj [22].
21. Donald Rogers: Ekonomia miraklo aŭ malsano?, Monato, 1997/02, p. 14
22. Serge Zandandu Ntomono Zola: Kongo (D. R.): Disrabado de naturaj riĉaĵoj, Monato, 2003/01 p. 10
angle:
exporter
beloruse:
экспартэр
ĉeĥe:
vývozce
ĉine:
出口商 [chūkǒushāng]
france:
exportateur
germane:
Exporteur
hebree:
יְצוּאָן
hispane:
exportador
hungare:
exportőr, exportáló
japane:
輸出業者 [ゆしゅつぎょうしゃ], 輸出商 [ゆしゅつしょう]
katalune:
exportador
nederlande:
exporteur, uitvoerder
pole:
eksporter
ruse:
экспортёр
slovake:
exportér
ukraine:
експортер

administraj notoj