1final/o PV
finalo
- 1.
Fina parto de muzikaĵo.
- 2. ↝
Fina maĉo en konkurso, kiu difinas la rangojn de la lastaj partoprenantoj: en la finalo la du venkintoj batalis por la 1-a kaj 2-a lokoj, kaj la du venkitoj por la 3-a kaj 4-a lokoj [1].
1.
T. Ujlaky-Nagy:
La Sporta Lingvo en Esperanto, 1972
- angle:
- 1. finale
- beloruse:
- 1. фінал (музычнага твора)
- ĉeĥe:
- finále
- france:
- 1. final (mus.), finale (mus.) 2. finale (sport)
- germane:
- 1. Finale, Abschluss
- hungare:
- 1. finálé
- katalune:
- final
- nederlande:
- 1. finale (muz.)
- portugale:
- 1. final, finale
- ruse:
- 1. финал, заключительная часть
- slovake:
- dohra
duonfinalo ↝
Maĉo en konkurso, kiu decidas por partoprenoj en finalo: la konkurso „Muziko sen Landlimo“ konsistas el unua konkurso, duonfinalo kaj finalo [2].
2.
Li Jianhua:
Kantokonkurso de studentoj..., [2006]
- ĉeĥe:
- polofinále
- france:
- demi-finale
- hebree:
- חצי גמר
- katalune:
- semifinal
- slovake:
- polofinále
kvaronfinalo ↝
Maĉo en konkurso, kiu decidas por partoprenoj en duonfinalo: en 1986, kiam Belgio atingis la kvaronfinalon, li aperas en du venkaj maĉoj, kontraŭ Irako kaj kontraŭ Rusio [3].
3.
M. Chesnelle:
Clijsters Leo, Veropedio, 2010-04-12
- ĉeĥe:
- čtvrtfinále
- france:
- quart de finale
- katalune:
- quarts de final
- slovake:
- štvrťfinále