3flustr/i

flustri  

(tr)
1.  
Mallaŭte paroli: flustri kelkajn vortojn al iuZ ; flustri kun iu pri io; la ĉefepiskopo flustris malbonajn vortojn en la orelon al la reĝo [1]; (figure) „sed la aero donas al vi la spiradon!“ flustris la voĉo de la poeto [2]. VD:suflori.
2.  
(figure) (io) Murmureti, brueti: rivereto flustras sur la ŝtonetoj; flustrantaj ondojZ . VD:susuri.
3.
FON Paroli per flustro 2.
angle:
whisper
beloruse:
1. шаптаць 2. шаптаць (перан.), шамацець, шалясьцець 3. шаптаць
ĉeĥe:
šeptat, pošeptat, zašeptat, šeptnout, šustit
france:
chuchoter, murmurer
germane:
1. flüstern 2. murmeln 3. flüstern
hispane:
1. cuchichear, susurrar, murmurar 2. murmurar, susurrar
hungare:
1. súg 2. susorog 3. suttog
nederlande:
1. fluisteren 2. ruisen 3. fluisteren
portugale:
cochichar, segredar, bisbilhotar, ciciar, murmurar
ruse:
шептать 2. шелестеть
slovake:
pošuškávať, šepkať

flustro

1.
Mallaŭta parolo de flustranto: lia voĉo estas nur flustro en uragano.
2.
FON Parolmaniero, meza inter la voĉo kaj la spiro, kiu konsistas el daŭra bruero, produktata de la spirblovo, kiam ĝi frotas sed ne vibrigas la malfermatajn voĉkordojn.
beloruse:
шэпт
ĉeĥe:
šelest, šepot, šustění
france:
chuchotement
germane:
Flüstern murmullo
hispane:
susurro, cuchicheo, murmuro
hungare:
1. súgás 2. suttogás
nederlande:
het fluisteren
ruse:
шёпот
slovake:
šelest, šepot

flustra

Karakterizata per flustro: FON flustra vokalo, konsonanto.
france:
chuchoté
germane:
flüsternd
hungare:
suttogó
nederlande:
fluister-

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~o: Mankas fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~a: Mankas fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.