*murmur/i PV

*murmuri

1.
(abs.) Brui malforte, malklare, obtuze, kiel fluanta akvo sur ŝtonoj, vento tra foliaro, amaso da homoj samtempe parolantaj: la rivereto, la vento murmuras; la birdoj gaje murmuras sur arboj; el tero senfrukta ŝprucanta murmuris fonteto FK ; akvo murmuretas en la bolkruĉo; akvo bolas, murmuras, sed fine ĝi kuras PrV ; en iliaj oreloj kredeble murmuras ankoraŭ la funebra kanto [1].
2.
(tr)
Paroli mallaŭte: murmuri minacojn; kiam David vidis, ke liaj servantoj murmuretas inter si, li komprenis, ke la infano mortis [2]; demandu la antaŭdiristojn kaj la sorĉistojn, la flustristojn kaj la murmuretistojn [3]; mi bezonas min iom malvarmetigi, li murmuretis al si mem FK ; kiu enmurmuris al mi tion ĉi en la orelon? [4]; post longa momento ŝi murmuris: „vi jam estas dudek-sesjara...“ [5]. VD:flustri
Rim.: Murmurante oni mallaŭtigas la voĉsonon, dum flustrante oni ne uzas la voĉon, sed nur siblas per lango, dentoj kaj lipoj.
3.
(abs.) Grumbli: „iru tuj!“ ― la filino iris, sed ĉiam murmurante [6]; murmuri tra la dentoj PrV ; murmuregas la urso, sed danci ĝi devas PrV ; la popolo ekmurmuris kontraŭ Moseo, dirante: kiam ni trinkos [7]? ili ankaŭ ricevis po unu denaro kaj tion ricevinte, ili murmuris kontraŭ la domomastro [8]; sur la ventro veluro, en la ventro murmuro (ekstere ŝajnas luksa sed efektive estas malprospera) PrV .
angle:
murmur
beloruse:
цурчаць, цурчэць, бурчаць, буркатаць, мармытаць, шамацець, шумець, шоргаць
ĉeĥe:
bručet, bublat, hučet, mručet, skuhrat, šumět
ĉine:
喃喃 [nánnán], 潺潺 [chánchán], 呫 [tiè], 低吟 [dīyín], 咕哝 [gūnong], 咕噥 [gūnong], 囔囔 [nāngnang], 讟 [dú], 𮙋 [dú], 咕 [gū], 讟 [dú], 低語 [dīyǔ], 低语 [dīyǔ], 私語 [sīyǔ], 私语 [sīyǔ], 囔 [nāng]
france:
1. bruire, bruisser 2. murmurer 3. bougonner, grommeler, grogner (récriminer), râler (récriminer), récriminer, ronchonner, rouspéter
germane:
murmeln 3. grummeln sur la ventro veluro, en la ventro ~o: außen hui, innen pfui.
hungare:
1. mormol, zúg, csobog, csörgedezik 2. mormol, suttog 3. dörmög, morog
japane:
つぶやく, ざわめく, ぶつくさ言う [ぶつくさいう]
nederlande:
murmelen, brommen, morren
pole:
szeptać, mruczeć, szemrać, brzęczeć, warczeć
portugale:
1. murmurar, farfalhar (folhas) 3. resmungar
rumane:
șopti, toarce, susura, bâzâit, mârăi
ruse:
1. журчать, шуршать, шелестеть, шуметь 2. бормотать 3. роптать
slovake:
hundrať; žblnkotať; štebotať, mrmlať
ukraine:
дзюрчати, шарудіти, шелестіти, шептати, шепотіти, бурмотати, бурмотіти, мурмутати, мурмотіти, мимрити

murmuro

Mallaŭta sono de io aŭ iu obtuze bruanta: murmuro de admiro kuris tra la teatro FK ; la murmuro de la paŝoj de la infanterio, marŝanta takte [9]; eksonis la akordoj […] kuniĝante kun la murmuro de la arboj IK ; lia akra aŭdo perceptis venantan de sube, […] obtuzan murmuron [10].
angle:
murmur
beloruse:
цурчаньне, бурчаньне, мармытаньне, шамаценьне, шум, шолах, шоргат, гул
ĉeĥe:
bublání, hučení, mručení, obtěžující hluk, skuhrání, šumění
ĉine:
喳喳 [chācha], 嘁 [qī]
france:
bougonnement, murmure, ronchonnement, rumeur (bruit confus)
germane:
Murmeln
hungare:
mormolás, csobogás, zúgás, csörgedezés, morgás, dörmögés
japane:
つぶやき, ざわめき
pole:
pomruk, szemranie, szmer, gwar
rumane:
freamăt, fîșîială, zgomot
ruse:
шелест, шорох, журчание, ропот, бормотание, гул голосов
slovake:
bručanie (nespokojné), mručanie
ukraine:
дзюркіт, шурхіт, шелест, шепіт, бурмотання, бурмотіння, мурмутання, мурмотіння

murmuregi

Tre laŭte, obtuze aŭ konfuze bruibleki: la leono ekmurmuregis kaj foriris [11]; sur la tegmento sidis vivanta blanka urso kaj murmuregis [12].
angle:
growl
beloruse:
бурчаць, гыркаць, рыкаць
ĉeĥe:
silně bručet
france:
gronder (bruit), rugir, faire du vacarme
germane:
brummen
pole:
mamrotać
rumane:
bombăni, mormăi
ruse:
рычать, ворчать
slovake:
silno bručať
ukraine:
гуркотати, гриміти, рокотати

murmurego

Troa, obtuza bruego: la murmurego de la intermiksitaj paroloj surdigis ŝin, la mallumo sur la trotuaroj ŝin timigis Marta .
angle:
growl
beloruse:
бурчаньне, вуркатаньне, рык
france:
brouhaha, rugissement, vacarme
germane:
Brummen, Stimmengewirr
pole:
rozhowor, ryk, hałas
rumane:
zbiera, gălăgie, larmă
ruse:
глухой шум, гул, гомон

murmureti

Mallaŭte, delikate brui: la ventumilo delikate murmuretis kaj faris refreŝigan blovon FdO ; li sin turnis sur la kalkano, stariĝis antaŭ la spegulo, ĝustigis la kravaton kaj frizon, ekmurmuretis kanteton Marta . VD:zumi
angle:
murmur softly
beloruse:
муркатаць, нашэптваць, шамацець
ĉeĥe:
broukat, mumlat, vrnět, ševelit
ĉine:
[wēng], 潺潺 [chánchán]
france:
bourdonner, fredonner
germane:
summen, rascheln
japane:
ささやく
pole:
szeptać, szeleścić
rumane:
șopti, susura
ruse:
нашёптывать, наневать (вполголоса), мурлыкать
slovake:
mrmlať, ševeliť
ukraine:
тихо дзюрчати, тихо шелестіти, тихо шарудіти, мурмотіти під носом, шептати, шепотіти

murmureto

Mallaŭta, neklara brueto: mi aŭdas murmureton en la branĉoj Ifigenio ; sen murmureto falis de la arboj la folioj, ĉie regis kvieto IK ; silento interrompata de la murmuretoj de la fontano FdO ; murmureto de admiro traflugis inter la ĉeestantoj [13].
angle:
soft murmur
beloruse:
муркатаньне, шамаценьне
ĉine:
[sù], 呜噜 [wūlū], 嗚嚕 [wūlū]
france:
bourdonnement, bruissement
germane:
Gemurmel, Rascheln
japane:
ささやき
pole:
szept, szelest
rumane:
șoaptă, freamăt
ruse:
шорох, шопот, шелест

senmurmure

Ne murmurante, ne kontraŭante, senproteste: la popolo, tiom subpremata per laboro […] senmurmure obeas al ili [14].
14. L. N. Tolstoj, trad. I. Maĉernis: Kristanismo kaj Patriotismo, 1931
beloruse:
бязмоўна, пакорліва
france:
sans mot dire, sans regimber
germane:
stumm (ohne Protest)
pole:
bezszelestnie
rumane:
fără zgomot

administraj notoj