1fonetik/a

1fonetika  

1.
Rilata al fonetiko: fonetikaj studoj; la Internacia Fonetika Alfabeto (IFA).
2.
Konforma al fonetiko: fonetika ortografio (kontraste al etimologia, morfologia ktp).
Rim.: Parolante pri „fonetika transskribo“, iuj celas specife „nefonologian“ transskribon. Tio estas nelogika, pli raciaj terminoj estas „fonetika transskribo“ kiel supernocio, kies subnocioj estas transskribo alofona kaj transskribo fonema (tiun lastan ankaŭ eblas nomi „fonologia“). [Sergio Pokrovskij]
beloruse:
фанэтычны
bulgare:
фонетичен
france:
phonétique (adj.)
germane:
1. phonetisch 2. phonetisch, lautgerecht
hispane:
fonético
hungare:
fonetikus 1. hangtani, fonetikai
katalune:
fonètic
nederlande:
fonetisch
perse:
1. آواشناختی 2. آوانگار، آوایی
portugale:
1. fonético
ruse:
фонетический

fonetiko   Vikipedio

1.  
FONLIN Tiu branĉo de lingvoscienco, kiu studas la lingvajn sonojn.
Rim.: Iuj lingvistoj subtrahas el fonetiko la tutan fonologion, lasante en fonetiko nur la aspektojn akustikajn, anatomiajn ktp. Aliaj rigardas fonetikon kiel tegmentan superfakon pri ĉiuj parolsonaj fenomenoj lingvaj. La kominlingva uzo sekvas tiun duan vidpunkton. [Sergio Pokrovskij]
2.  
sonsistemo: Esperanto estas lingvo taŭga por dramaturgio: ĝia fonetiko igas ĝin facile aŭdebla, sen multa risko pri orela miskompreno [1].
1. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plumamikoj, Inko Tyresö: 2000 (1984)
beloruse:
фанэтыка
bulgare:
фонетика
ĉeĥe:
fonetika, hláskosloví
france:
phonétique (subst.)
germane:
Phonetik, Lautlehre
hispane:
fonética
hungare:
hangtan, fonetika
katalune:
1. fonètica 2. fonetisme
nederlande:
1. klankleer 2. fonetiek
perse:
1. آواشناسی 2. آوانگاری
portugale:
1. fonética 2. fonética
ruse:
фонетика
slovake:
hláskovanie

administraj notoj

~a: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~o: Mankas dua fontindiko.