fonetism/o PV

fonetismo

LIN
Sonsistemo: per „fonetiko“ oni ankaŭ ofte celas la sonan konsiston de unuopaj lingvoj, por tiu nocio esperanto ofertas la pli precizan terminon „fonetismo“, la fonetismo de lingvoj speguliĝas pli aŭ malpli parolfidele en la skribo kaze ke alfabeta ortografia sistemo estas uzata [1]; post mencio de la kvin principoj gvidantaj asimiladon de etnolingva leksika materialo en Esperanto (grafismo, fonetismo, etimologio, tradicio kaj internacieco), li detale priskribas, kiel li proponas asimili katalunajn toponimojn en Esperanto [2]. VD:fonetiko, skribsistemo, grafismo
ĉeĥe:
fonetizmus
france:
phonétisme (caractéristiques phonétiques)
germane:
phonetisches System, Lautsystem
hispane:
fonetismo
hungare:
hangrendszer, fonetizmus
japane:
発音表記法 [はつおんひょうきほう], 表音主義 [おもておとしゅぎ]
katalune:
fonetisme
pole:
brzmienie wyrazu
portugale:
fonetismo, foneticismo
ruse:
звуковой строй
slovake:
fonetizmus
ukraine:
фонетизм

administraj notoj