fornel/o PIV1

fornelo

KUI Kuiraparato enhavanta bakujon kaj kuirplatojn aŭ flamingojn: via patrino tuŝis la fornelon, kaj nun ŝi havas vundon sur la mano [1].
1. R. Fischer: Esperanto im Dialog, 2007-12
angle:
 stove
beloruse:
 пліта (кухонная)
bulgare:
 печка (готварска)
ĉeĥe:
 kuchyňský sporák
france:
 cuisinière (électroménager)
germane:
 Herd (Küche)
nederlande:
 fornuis
pole:
 kuchenka
slovake:
 sporák
ukraine:
 кухонна плита

elektrofornelo, elektra fornelo

KUI Fornelo funkcianta per elektro: nelavitaj teleroj kaj tasegoj sur la lavtablo, sekiĝintaj kaseroloj sur la elektra fornelo, uzitaj forkoj kaj kuleroj. Kial ili ne purigis antaŭ ol ekferii? [2].
2. Saliko: En fremda lando, Monato, jaro 2006a, numero 3a, p. 26a
angle:
 electric stove
beloruse:
 электрапліта
france:
 cuisinière électrique
germane:
 Elektroherd
nederlande:
 elektrisch fornuis
pole:
 kuchenka elektryczna

gasfornelo, gasa fornelo

KUI Fornelo funkcianta per brulgaso: por prepari la manĝon la unuaj levintoj uzis senprokraste la malmultajn gasfornelojn, la aliaj devis alviciĝi [3].
angle:
 gas stove
beloruse:
 газавая пліта
ĉeĥe:
 plynový sporák
france:
 cuisinière à gaz, gazinière
germane:
 Gasherd
nederlande:
 gasfornuis
pole:
 kuchenka gazowa
slovake:
 plynový sporák
ukraine:
 газова плита

karbofornelo, karba fornelo

KUI Fornelo funkcianta per bruligo de karbo.
angle:
 charcoal stove
beloruse:
 вугальная пліта
france:
 fourneau
germane:
 Kohleherd
nederlande:
 kolenfornuis
pole:
 kuchenka węglowa

administraj notoj

karbo~o, karba ~o: Mankas dua fontindiko.
karbo~o, karba ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.