*friz/i FK

*frizi

(tr)
1.
Arte aranĝi harojn per kombado, tondado kaj similaj: la sinjorinoj estis interrompitaj de frizita kelnero, kiu eniris dancante sur la pintoj de la piedoj [1]; malnova portreto […] prezentis […] sinjorinon kun pudritaj alte frizitaj haroj Fab3 ; virino de meza aĝo, kun haroj […] glate frizitaj sub eleganta blanka kufo Marta ; delikata, preskaŭ diafana mano tuŝetis la frizitan kapon de la brava knabo [2]; ili prezentis majstraĵon de la friza arto Marta ; junulo kun ne grandaj lipharoj kaj glate frizitaj haroj [3].
2.
Krispe, bukle kombi harojn: frizi harojn, barbon, plumojn; tiel ili paroladus, frizante la lipharojn VivZam . SIN:bukli, krispigi, ondumi
1. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, la porcio da glaciaĵo
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIII
3. Ivan G. Ŝirjaev: Sen titolo, ĉapitro 37a
angle:
curl, friz, frizz, dress (hair)
beloruse:
завіваць (валасы)
ĉeĥe:
frizírovat, kadeřit, nakadeřit, ondulovat, učesat, česat
ĉine:
[zhuā]
france:
coiffer, friser (les cheveux)
germane:
frisieren 2. zwirnen (Bart), zwirbeln
hispane:
frisar (cabello), rizar (cabello), encrespar (cabello)
hungare:
göndörít, bodorít, frizurát készít
japane:
カールする, パーマをかける [ぱーまをかける]
nederlande:
kappen (haar)
portugale:
frisar (cabelo), encrespar (cabelo), anelar (cabelo)
ruse:
завивать (волосы)
slovake:
nakaderiť, ondulovať, česať
ukraine:
завивати/укладати волосся, робити зачіску

frizaĵo

Arta hararanĝo: bruna frunto kun densa, nigra, malalte tondita frizaĵo Marta ; sur ŝia pala buŝo aperadis de tempo al tempo rideto […] kiam la eksaltoj de la magazenaj sinjoroj fariĝadis plej risortosimilaj, la frizaĵoj plej moviĝemaj Marta ; ŝiaj haroj estis ruĝaj kiel fajro kaj turigitaj je plej mirinda frizaĵo el plektaĵoj kaj faskoj [4].
4. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Vidanta Mano
angle:
friz, frizz, hairdo
beloruse:
завіўка
ĉine:
发型 [fǎxíng], 发式 [fàshì]
france:
coiffure (de cheveux)
germane:
Frisur
hispane:
rizo, crespo
hungare:
frizura
japane:
カール, 巻き毛 [まきげ]
nederlande:
kapsel
ruse:
завивка

frizejo

Loko, kie oni frizas, tondas, kombas, aranĝas la hararojn de klientoj: mastrino de frizejo […] tondis harojn de klientoj kaj eminentuloj [5].
5. Monato, Jomo Ipfelkofer: La blua miraklo, 2009
angle:
hairdressing salon
beloruse:
цырульня
ĉeĥe:
kadeřnictví
ĉine:
理发馆 [lǐfàguǎn], 发屋 [fāwū], 理发点 [lǐfǎdiàn], 美发厅 [měifǎtīng]
france:
salon de coiffure
germane:
Friseursalon
hispane:
salón de peluquería
japane:
美容院 [びよういん], パーマ屋 [パーマや]
slovake:
kaderníctvo
tibete:
སྐྲ་ཁང་
ukraine:
перукарня

frizilo

Ilo por frizi, precipe por bukligi harojn: neniu bonorda kavaliro povas nun dece aperi en societo, se mi lin ne havis sub mia tondilo aŭ mia varma frizilo [6].
angle:
curler (hair)
beloruse:
шчыпцы для завіўкі
ĉeĥe:
kulma
france:
fer à friser
germane:
Frisierstab
hispane:
rizador de pelo
hungare:
sütővas
japane:
ヘアアイロン
nederlande:
krulijzer, krultang
ruse:
щипцы для завивки
slovake:
kulma
ukraine:
щипці, пристосування для завивки волосся

frizisto

Barbiro: kiam la frizisto demandis lin plej humile, ĉu li ordonas razi la kapon kaj barbon, la estro respondis: – „superflue“ [7]; kio ĉagrenas vin, maljuna barbofrizisto [8]? li mem lavas sin, mem sin vestas, kaj lia frizisto tutajn tagojn kaptas per laĉoj birdojn kaj ne aplikas sian talenton [9]; ĉiu volas posedi kiel eble plej multe da ĉambristinoj, modistinoj, frizistoj [10]; frizistoj estas fifamaj pro sia babilemo [11].
angle:
hairdresser, hair stylist
beloruse:
цырульнік
ĉeĥe:
frizér, kadeřník
ĉine:
美发师 [měifàshī], 理发师 [lǐfàshī], 理发员 [lǐfàyuán], 理发 [lǐfà]
france:
coiffeur
germane:
Frisör
hispane:
peluquero de mujeres
hungare:
fodrász
japane:
美容師 [びようし]
nederlande:
kapper
ruse:
парикмахер
slovake:
kaderník
tibete:
སྐྲ་ཁང་
ukraine:
перукар

administraj notoj