*krisp/o UV

*krispo

1.
TEKS Ondigita aŭ faldumita kolumo, aparte el tiaj, kiuj dum mezepoko protektis la kolon kontraŭ glavbatoj, aŭ tiaj, ornamcele surmetitaj de viroj kaj virinoj dum 16-a/17-a jarcento: maldika figuro, kies mallarĝa kolo estis blanke ĉirkaŭita de delikata batista krispo [1]; iliajn edzojn oni vidis vestitajn en ŝtalo aŭ en […] multekostaj manteloj, subŝtofitaj per sciuraj feloj, kaj kun blueta kolkrispo [2]; ZOO karakterizaĵo de multaj [vulturoj] estas kolkrispo, el kiu longa nuda aŭ mallongplumita kolo leviĝas [3]; (figure) [ŝi] kun lipkrispo petis pardonon [4]. VD:ĵaboto, falbalo, plisi

kolkrispo, proksimume 1615 - 1635
CC0  [5]
2.
ANA Refaldo de peritoneo, kiu fiksas la diversajn partojn de intestoj.
Rim.: Laŭ la tradukoj en UV de Fundamento de Esperanto ambaŭ supraj sencoj estas fundamentaj.
angle:
1. frill, frilled collar, ruffle 2. mesentery
france:
1. fraise 2. mésentère
germane:
1. (Hals-)Krause 2. Gekröse, Mesenterium
hungare:
1. nyakfodor 2. bélfodor
itale:
1. gorgiera 2. mesentere, mesenterio
japane:
丸ひだえり [まるひだえり], ひだ飾り [ひだかざり]
nederlande:
1. plooisel, krul 2. darmscheil, mesenterium
pole:
1. kryza, falbanka 2. krezka
portugale:
1. gola pregueada 2. mesentério
rumane:
1. flanșă 2. flanșă
ruse:
1. брыжи, жабо 2. брыжейка
ukraine:
брижі, брижі, жабо

krispa MT

(pp haroj ks) Onde, bukle malglata: anstataŭ krispaj haroj estos kalvo [6]; kvankam el liaj haroj fluis la akvo, ili tamen estis tre ĉarme krispaj [7]; la princo karesis la krispan kapon de l' sklavo [8]; krispa plumaro (vd lanugo) [9]; kiam leviĝis vento, […] la ondoj krispiĝis kaj montris sin en vesto el ŝaŭmo [10]; kiam la vento blovas super la herbo, tiam ĉi tiu krispiĝas kiel trankvila akvo, sed kiam la vento blovas super la greno, tiam ĉi tiu ondiĝas kiel la maro [11]; krispa ŝtofo (krepo); la krispa mento PV (Mentha spicata).
angle:
wavy, crimped, crinkled, ruffled
ĉine:
仓皇失措 [cānghuángshīcuò], 倉皇失措 [cānghuángshīcuò], 有卷曲 [yǒujuǎnqǔ], 有捲曲 [yǒujuǎnqǔ], 有卷曲的 [yǒujuǎnqǔde], 有捲曲的 [yǒujuǎnqǔde]
france:
crépu
germane:
kraus, gekräuselt
hungare:
fodros, bodros, göndör
itale:
increspato, riccio (agg.), arricciato, crespo, ondulato
japane:
ひだのある, 縮れた [ちぢれた], しわの寄った [しわのよった]
nederlande:
kroes, gekruld, gerimpeld, golvend
pole:
kędzierzawy
rumane:
buclat
ruse:
кудрявый, курчавый (о волосах), волнистый, складчатый
ukraine:
кучерявий, виткий, закучерявлений, зморшкуватий

krispigi

(tr)
Fari ion krispa: krispigi harojn, falbalon; ŝi komencis enuigan krispigon de la ekstremoj de larĝa silka skarpo [12]. VD:ĉifi
12. E. Orzeszko, trad. Kabe: Bona Sinjorino, 1909
angle:
crimp, curl, wave, ruffle
ĉine:
卷曲 [juǎnqū], 捲曲 [juǎnqū], 使呈波浪形 [shǐchéngbōlàngxíng], 使卷曲 [shǐjuǎnqǔ], 使捲曲 [shǐjuǎnqǔ], 使起皱 [shǐqǐzhòu], 使起皺 [shǐqǐzhòu], 靥 [yè], 靨 [yè]
france:
crêper
germane:
kräuseln
hungare:
fodrosít, bodrosít, göndörít
itale:
increspare, arricciare, raggrinzare, ondulare
japane:
ひだをつける, 縮らせる [ちぢらせる], ギャザーをつける
nederlande:
doen krullen, doen rimpelen
pole:
zmarszczyć
rumane:
plisa
ruse:
завивать (о волосах), делать складки
ukraine:
завивати, робити складки, зборки, збирати, морщити

krispigilo

Frizilo per kiu oni krispigas hararojn: [troviĝis en la poŝo…] tondilo en ingo, plenmano da vitraj perloj, kelkaj buloj da fadeno, kudrilujo, plena kolekto de krispigiloj de haroj BdV .
angle:
crimper, waver
france:
fer à friser
germane:
Lockenwickler, Lockenstab
ukraine:
щипці для завивки

administraj notoj

~o : Mankas verkindiko en fonto.