galabij/o NeoGlo

galabijo  

TEKS Granda malstrikta robo kun brusta fendo ĉe la kolumo, kun aŭ sen manikoj, tradicie portata de egiptaj viroj: lia patrino laboris por subteni lin, farante lanajn galabijojn [1]; la gvardio de la fremda reĝino fakte konsistis el regul-armeaj taĉmentanoj, sub kies luksaj galabijoj kaŝiĝis oficialaj fusiloj [2].
1. L. N. Newell: Ali Ford, en: Bakŝiŝ, 1938
2. G. García Márquez, trad. F. de Diego: Cent Jaroj da Soleco, Fonto, 1992
angle:
jellabiya, galabia, galabiya
ĉeĥe:
galábie
france:
galabiyah
germane:
Galabiyah
itale:
galabia
pole:
galabija, dżalabija
slovake:
galábia

administraj notoj