*glav/o

*glavo

1.
MIL Batalilo konsistanta el longa klingo kaj mallonga tenilo: ĉiuj, kiuj glavon prenas, per glavo pereos [1]. Simeon kaj Levi, fratoj de Dina, prenis ĉiu sian glavon kaj venis sentime en la urbon kaj mortigis ĉiujn virseksulojn [2]; iloj kruelaj estas viaj glavoj [3]; [ĉu] ni falu de glavo [4]? morto per fajro kaj glavo BdV ; glavo nudigita Ifigenio ; la pinto de la glavo Hamlet ; glavbati, glavotranĉi, glavopiki PV ; li sian glavon tiris, kriis: „rato!“ Hamlet ; ĵuru sur la glavo! Hamlet ; la vaganta kavaliro povos uzi sian glavon kaj sian ŝildon Hamlet ; la tempoj barbaraj, kiam ekzistis nur rajto de pugno kaj glavo [5]; li eltiris el la ingo sufiĉe longan glavon, brilantan kvazaŭ arĝento, kaj komencis fleksi ĝin per la manoj [6]; la malgranda virineto de maro eltrinkis la brule akran trinkaĵon, kaj estis al ŝi, kiel se ambaŭakra glavo trairus tra ŝia delikata korpo, ŝi perdis la konscion kaj falis kiel mortinta [7]. VD:ponardo, bajoneto
2.
(figure) Punpovo: la glavo de la Leĝo; la lango de virino estas ŝia glavo PrV .
angle:
 sword
beloruse:
 меч
bulgare:
 меч
ĉeĥe:
 meč
france:
 glaive, épée
germane:
 Schwert
hispane:
 espada
hungare:
 kard
itale:
 braccio (figurato) 1. spada 2. braccio (figurato)
katalune:
 espasa
nederlande:
 zwaard
portugale:
 gládio, espada
ruse:
 меч
slovake:
 meč
svede:
 svärd
turke:
 kılıç
ukraine:
 хто з мечем прийде, від меча загине

glavingo

Ŝirma ingo, en kiun oni enigas la klingon de glavo: glavo […] pendis en la glavingo ĉe lia lumbo kaj facile povis eliri kaj eniri [8]. en la sama momento la glavo siblis el sia glavingo kaj kvazaŭ flugis en lian manon [9].
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 20:8
9. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Graograman', la Bunta Morto
angle:
 scabbard
beloruse:
 ножны (мяча)
bulgare:
 ножница
ĉeĥe:
 pochva na meč
france:
 fourreau (d'une épée)
germane:
 Scheide
hispane:
 vaina
hungare:
 kardhüvely
itale:
 fodero
katalune:
 beina
nederlande:
 schede (v.zwaard)
portugale:
 bainha
ruse:
 ножны (меча)
slovake:
 pošva meča
svede:
 (svärds)skida
ukraine:
 піхви

administraj notoj