*ponard/o

*ponardo

Pinta ambaŭtranĉa mallonga pikarmilo: eliros la loĝantoj de la urboj de Izrael, faros fajron, kaj bruligos la armilojn, la ŝildojn kaj kirasojn, la pafarkojn kaj sagojn, la ponardojn kaj lancojn [1]; ludante, l' araboj ponardojn ĵetadis kaj ilin en flugo kun ĝojo kaptadis FK ; la unua vorto, kiu eliros el viaj lipoj, frapos kiel mortiga ponardo la koron de viaj fratoj [2]; la Greko eltiris maldikan ponardon kaj apogis ĝin sur ŝia nuko [3]; Herhor eltiris el sub sia blanka vesto ponardon kaj faris movon, kvazaŭ volante frapi Likonon inter la okulojn [4]; (figure) mi estas virino respondis la figuro per tiel penetrema voĉo, ke ĝi trapikis lian koron, kiel fenicia ponardo [5]; morti ― dormi ― trankvile dormi! ― per unu puŝo de ponardo, li povus sin de ĉio liberigi [6]; (figure) kvazaŭ miloj da ponardoj, kiuj traflugadis la cerbon, pikadis la tempiojn kaj faladis per siaj pintoj sur la fundon de la brusto Marta .
angle:
dagger
beloruse:
кінжал
bulgare:
кама
ĉeĥe:
dýka
ĉine:
尖刀 [jiāndāo], 匕首 [bǐshǒu], 匕 [bǐ], 短剑 [duǎnjiàn], 短劍 [duǎnjiàn]
france:
poignard
germane:
Dolch
hispane:
daga
hungare:
tőr
japane:
短剣 [たんけん]
nederlande:
dolk
perse:
خنجر
portugale:
punhal
ruse:
кинжал
slovake:
dýka
svede:
dolk
ukraine:
кинджал

ponardi

(tr)
Piki per ponardo: kadavroj – mortpafitaj, venenitaj, ponarditaj – sterniĝas sur tapiŝoj [7].
7. Monato, Paul Gubbins: Krimoj senviktimaj
angle:
stab
beloruse:
ударыць кінжалам
bulgare:
промушвам, ръгвам с кама
ĉeĥe:
bodnout dýkou
ĉine:
[huáng], 揘毕 [yóngbì], 揘畢 [yóngbì]
france:
poignarder
germane:
erdolchen
hispane:
apuñalar
hungare:
tőrrel leszúr
japane:
短剣で刺す [たんけんでさす]
nederlande:
met een dolk steken
perse:
خنجر زدن
ruse:
ударить кинжалом
slovake:
bodnúť dýkou
ukraine:
ударяти кинджалом

*ponardego [8]

(arkaismo) Lanco: mi alvenis ne pro ponardegojnĵetistoj FK ; li leviĝis el inter la komunumo kaj prenis ponardegon en sian manon [9]; en la tago de la batalo ne troviĝis glavo nek ponardego en la manoj de la tuta popolo [10]; indiferente estas, kies ponardego trafos, se nur la besto estos bone trafita [11].
angle:
spear, lance
ĉine:
[máo]
france:
épieu, pique
germane:
Pike, Spieß
ukraine:
спис

administraj notoj

~i: Mankas dua fontindiko.