1glikoz/o PV , 8glukoz/o PIV1

glikozo, glukozo   Vikipedio

KEM Sukera senkolora substanco troviĝanta en vinbero, amelaĵo kaj aliaj (C6H12O6): la sangosero enhavas […] proteinojn, neŭtrajn grasojn, glikozon [1]; la pli vaste konataj sukeroj, glukozo kaj fruktozo, havas en ĉiu molekulo ses karbon-atomojn, ribozo havas nur kvin [2]; siropo de glukozo [3]; nivelo de glukozo [4]; la korpo nur uzis aŭ grason aŭ proteinon pro manko de glukozo en la ĉelo, kaj la paciento maldikiĝas [5].
1. J. Hradil: La ĉelo kaj la histoj
2. Monato, Vivo: Riboj
3. Monato, Walter Klag: Bombo-bankroto, 2013
4. Monato, Roberto Pigro: Noviga apliko je dispono de kuracistoj kaj pacientoj, 2015
5. I. Crisógno: Diabeto, [1996?]
angle:
glucose
beloruse:
глюкоза
ĉeĥe:
glukóza, hroznový cukr
france:
glucose
germane:
Glukose, Glykose, Traubenzucker siropo de glukozo: Glukosesirup nivelo de glukozo: Glukosespiegel
katalune:
glucosa, glicosa, dextrosa
nederlande:
glucose, dextrose, druivensuiker
portugale:
glicose
ruse:
глюкоза
slovake:
glukóza
turke:
glikoz

administraj notoj