homoteti/o

homotetio

MATMatVort
(en afina spaco, kun centro `O` kaj rilato `lambda`) Afina bildigo, kiu ĵetas punkton `M` al `lambda*(M-O)+O`: la centro de homotetio estas la nura punkto senŝanĝa per ĝi; homotetio kun rilato pli granda ol unu grandigas la figurojn laŭ ĉi tiu rilato kaj konservas la angulmezurojn.
Rim.: Ial oni preferis formon „homotecio“ en [1].
angle:
homothety
beloruse:
гаматэтыя
ĉeĥe:
homotetie, stejnolehlost
ĉine:
等軸雙曲線 [děngzhóushuāngqūxiàn]
france:
homothétie
germane:
Homothetie
hungare:
középpontos hasonlóság, homotécia
itale:
omotetia
nederlande:
homothetie
pole:
jednokładność, homotetia
portugale:
homotetia, homotesia
ruse:
гомотетия
slovake:
homotetia
ukraine:
гомотетія

homotetia

MAT
1.
[2] (p.p. du figuroj) Tiaj, ke ekzistas homotetio, kiu ĵetas unu al la alia: homotetiaj trianguloj (rilate homotetion kun centro en ilia komuna vertico); paralelo al latero de triangulo, sekcante la du aliajn laterojn, difinas triangulon homotetian al la originala (talesa teoremo).
Rim.: Troviĝas ankaŭ „homoteta“ ĉi-sence, kiel en PIV2. Ĉar ni favoras radikŝparadon, ni preferas sekvi la uzon de Bricard.

la talesa teoremo : AB':AB=AC':AC=B'C':BC
2.
PIV2 (p.p. bildigo) Estanta homotetio.
angle:
homothetic
beloruse:
гаматэтычны
france:
homothétique (adj.)
germane:
homothetisch
hungare:
középpontosan hasonló
itale:
omotetico
pole:
jednokładny, homotetyczny
ruse:
гомотетический
ukraine:
гомотетійний

homotetiaĵo

MATMatVort
(de geometria figuro) Ĝia bildo per homotetio.
angle:
homothetic figure
beloruse:
гаматэтычная фігура
ĉine:
等軸雙曲線 [děngzhóushuāngqūxiàn]
france:
figure homothétique, homothétique (subst.)
germane:
homothetische Figur
itale:
figura omotetica
ruse:
гомотетическая фигура

administraj notoj

~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~aĵo: Mankas dua fontindiko.
~aĵo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.