ĥitin/o PIV1 , kitin/o PIV1

ĥitino, kitino

BIOKEM Polimero kiu estas la ĉefa komponanto de la ekstera skeleto de la insektoj, krustuloj kaj aliaj artikuloj: ĉe la fungoj ĥitino anstataŭas celulozon, kiun ĝi similas per siaj ecoj ĥemiaj, fizikaj kaj per sia biologia rolo; ĥitinaj skvamoj tegas la flugilojn de lepidopteroj [1]; skorpioj estis la unuaj artropodoj, kiuj sukcesis adaptiĝi ekster la akvo, por tiu transiro la ekstera skeleto el ĥitino funkciis kiel ŝirmilo kontraŭ la mortiga sekeco de la korpo, kiam tiu insekto ekrampis sur la sekan terenon [2]; fungoj […] similas animalojn ĉar iliaj ĉeloj konstruiĝas de kitino [3].
1. Vikipedio, Skvamo
2. Vikipedio, Skorpio
3. Petro Desmet': Instruo, 2010-07-19
angle:
chitin
beloruse:
хіцін
bulgare:
хитин
ĉine:
几丁 [jīdīng], 几丁质 [jīdīngzhì], 壳质 [qiàozhì], 甲壳素 [jiǎqiàosù], 几丁壳质甲壳质壳沅 [jīdīngkézhìjiǎkézhìkéyuán], 甲壳素 [jiǎkésù]
finne:
kitiini
france:
chitine
germane:
Chitin
hispane:
quitina
hungare:
kitin
itale:
chitina
katalune:
quitina
kroate:
hitin
nederlande:
chitine
pole:
chityna
portugale:
quitina
rumane:
chitină
ruse:
хитин
serbe:
хитин
svede:
kitin
ukraine:
хітин

administraj notoj