*imperi/o PV

*imperio

1.
POL Granda plurnacia regno, kiu povas esti bazita sur militforto, ideologio aŭ dinastia principo, kutime monarkio kies estro sin rigardas supera al la reĝoj: la rom-germana imperio [1]; la „sankta romia imperio de la germana nacio“ [2]; la napoleona imperio; en 1079 Seborgo iĝis vera princlando interne de la Sankta Romia Imperio [3]; dum la Persa Imperio, en Irano ĉiam la reĝoj havis sonĝo-interpretistojn [4]; la han-genta regno en la suda Ĉinio estis alsorbita al la mongola imperio ― tio estis la unua fojo kiam la tuta Ĉinio estis sub fremda regado [5]; meze de la 17a jarcento, la tuta Ĉinio falis, por la dua fojo, sub la agreso de barbaroj, tiufoje de la manĉuroj, kies imperio daŭris ĝis 1911 [6].
2.
POL La tuto de granda regno kun siaj kolonioj: la franca, brita imperio; akiri al si gravan kolonian imperion.
3.
(figure) Granda kaj kutime supernacia kompanio: la imperio de Majkrosoft. VD:regno
angle:
 empire
beloruse:
 імпэрыя
ĉeĥe:
 impérium, říše
france:
 empire (politique)
germane:
 Reich, Imperium  Reich, Imperium, Großreich, Weltreich
hispane:
 imperio
hungare:
 birodalom, impérium
katalune:
 imperi
nederlande:
1. keizerrijk, rijk 2. imperium 3. imperium
perse:
 امپراطوری
pole:
1. imperium, cesarstwo, rzesza 2. imperium 3. imperium
portugale:
 império
ruse:
 империя
slovake:
 cisárstvo, impérium, ríša
ukraine:
 імперія

imperia

Apartenanta al imperio: imperia lando, kolonio, krono, titolo; la Imperia Insignaro, la kronjuveloj de la Sankta Romia Imperio, estas en la Imperia Trezorejo en Vieno, Aŭstrio [7].
angle:
 imperial
beloruse:
 імпэрскі
ĉeĥe:
 imperiální
france:
 impérial
germane:
 imperial
hispane:
 imperial
hungare:
 birodalmi
katalune:
 imperial
nederlande:
 behorende tot een keizerrijk
pole:
 imperialny, cesarski
portugale:
 imperial
ruse:
 имперский
slovake:
 imperiálny, ríšsky
ukraine:
 імперський

imperii

(tr)
Regi, kiel imperio; superpotenci: dividu kaj imperiu! la romana imperiado iam etendiĝis super Anglujo.
angle:
 rule (as an empire)
beloruse:
 валадарнічаць (як імпэратар)
ĉeĥe:
 vládnout (císař)
france:
 régner
hungare:
 uralkodik (birodalmon)
katalune:
 imperar
nederlande:
 heersen
portugale:
 imperar
ruse:
 властвовать , повелевать, царить
slovake:
 vládnuť (cisár)
ukraine:
 панувати, володарювати

imperiestro

Plej alta rango de monarĥo: la Reĝo de Granda Britujo kaj imperiestro de Hindujo; imperiestro estas nur unu en la regno [8]; vi donos al mi la riĉan standardon kaj la kronon de la imperiestro [9]; la rom-germana imperiestro Sigmundo, la frato de reĝo Venceslao la 4a, proponis al Hus, ke li iru al Konstanco por senigi sin de ĉiuj akuzoj [10].
angle:
 emperor
beloruse:
 імпэратар
ĉeĥe:
 císař, imperátor
france:
 empereur
germane:
 Kaiser
hispane:
 emperador
hungare:
 császár
katalune:
 emperador
nederlande:
 keizer
perse:
 امپراطور
pole:
 cesarz
portugale:
 imperador
ruse:
 император
slovake:
 cisár
ukraine:
 імператор
volapuke:
 limep

imperiismo

1.
Supernacia ideologio aŭ alia fenomeno servanta kiel bazo de imperio: la imperiismo de la Sankta Roma Imperio Ĝermana apelaciis al kristanismo kaj historia modelo; la artefariteco kondiĉas la sennaciigon de nia planedo [...] se morgaŭ Eŭropo kaj Usono estos regataj socialisme, la sennaciiga procezo ne povos pro tio halti kaj sekve ni havos ian socialisman imperiismon ĉuSn .
2.
Doktrino, agado de tiuj, kiuj celas por sia patrujo superregadon super fremdaj landoj; mondregemo: mi neniam volus defendi la imperiismon de eŭropaj ŝtatoj [11]. SUB:faŝismo
3.
MAH Lasta evolustadio de la kapitalismo.
angle:
 imperialism Sankta Roma I~o Ĝermana: Holy Roman Empire.
beloruse:
 імпэрыялізм Sankta Roma I~o Ĝermana: Сьвяшчэнная Рымская Імпэрыя.
ĉeĥe:
 císařství
france:
 impérialisme Sankta Roma I~o Ĝermana: Saint Empire Romain Germanique.
germane:
 Imperialismus Sankta Roma I~o Ĝermana: Heiliges Römisches Reich Deutscher Nation.
hispane:
 imperialismo
hungare:
 imperializmus Sankta Roma I~o Ĝermana: Német-római Birodalom.
katalune:
 imperialisme
nederlande:
 imperialisme Sankta Roma I~o Ĝermana: Heilig Roomse Rijk der Duitse natie .
perse:
 امپریالیسم Sankta Roma I~o Ĝermana: امپراطوری روم مقدس ملت آلمان.
pole:
 imperializm
portugale:
 imperialismo
ruse:
 империализм Sankta Roma I~o Ĝermana: Священная Римская империя Германской Нации.
slovake:
 cisárstvo
ukraine:
 імперіалізм

imperiisto

Partiano de imperiismo; imperiismano: la lasta imperiestro de la manĉura dinastio sin lasis ludi rolon de marioneto enmane de la japanaj imperiistoj en la tiel nomata Manĉura ŝtato de post 1931 [12].
angle:
 imperialist
beloruse:
  імпэрыяліст
france:
 impérialiste (subst.)
germane:
 Imperialist, Kriegstreiber
hispane:
 imperialista
hungare:
 imperialista
katalune:
 imperialista
nederlande:
 imperialist
perse:
 امپریالیست
pole:
 imperialista
portugale:
 imperialista (subst.)
ruse:
 империалист
ukraine:
 імперіаліст

kontraŭimperiismo

POL Kontraŭeco al imperiismo, al konkerado kaj regado de fremdaj landoj: mi ne kredas, ke estas malicaĵo mencii faŝisman kontraŭimperiismon en unu vico kun aliaj kultur-orientitaj kontraŭimperiismoj [13]. VD:kontraŭkoloniismo
13. G. Mickle: Esperanto por la blanka kulturhomo?, libera folio, 2006-02-27
beloruse:
 антыімпэрыялізм
france:
 antiimpérialisme

administraj notoj

~i: Mankas dua fontindiko.
~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.