*civiliz/i PV

*civilizi  

(tr)
Morale, intelekte, socie mildigi, kulturi, klerigi, plidelikatigi barbarajn gentojn: la Grekoj civilizis la antikvan mondon.
angle:
civilize
beloruse:
цывілізаваць
bretone:
sevenaat (v.k.)
ĉeĥe:
civilizovat, vdělávati
france:
civiliser
germane:
zivilisieren
hebree:
לתרבת
hispane:
civilizar
hungare:
civiliál
itale:
civilizzare
katalune:
civilitzar
pole:
cywilizować
portugale:
civilizar
ruse:
цивилизовать
slovake:
civilizovať

civilizo  

1.  
Socia stato de mora delikateco kaj kultura klereco; civilizeco: sendube la internaj kontraŭdiroj de la kapitalisma sociordo ĉiam minacas pereigi milite la civilizon Lanti .
2.  
HIS Historia kaj geografia spaco de komuna kulturo aŭ najbaraj kulturoj, kun siaj eventoj, verkoj, monumentoj, regnoj; civilizacio laŭ decido de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, la jaro 2001 estos Internacia Jaro de Dialogo inter Civilizoj [1].
Rim.: La nocio civilizo1 origine konformas kun la senco de „civilizi“: ĝi difinas moran pliboniĝon kiel evoluon de la homaro, paralelan kun scienca progreso. Iom post iom kaj kun la ekkono de neokcidentaj kaj antikvaj socioj oni agnoskis pli historian kaj relativan sencon de multopaj civilizoj2, tiel ke la substantivo nun lame akordas kun la verbo. Eventuale oni povas preferi por la dua senco la formon „civilizacio“. [ĵv]
1. -: Zagrebo 2001, La Ondo de Esperanto, 2000:5 (67)
angle:
civilization
beloruse:
цывілізацыя
ĉeĥe:
civilizace
france:
civilisation
germane:
Zivilisation
hispane:
civilización
hungare:
civilizáció
itale:
civilità (civilizzazione)
nederlande:
beschaving
pole:
cywilizacja
portugale:
civilização
ruse:
цивилизация
slovake:
civilizácia

civilizado

Ago civilizi: senegaleco ne nur malhelpas la disvolviĝon de virinoj sed de civilizado mem [2].
2. Bahaa Esperanto-Ligo: La virinoj, [vidita en 2018]
angle:
civilization
beloruse:
цывілізацыя
bretone:
sevenadenn
ĉeĥe:
civilizace
germane:
Zivilisation
hispane:
(acción de) civilización
hungare:
civilizálás
itale:
civilizzazione
katalune:
civilització
pole:
cywilizacja, cywilizowanie
slovake:
civilizácia

civilizeco, civilizo  

Stato de civilizitoj: nia civilizeco estas ŝuldata al la pensuloj apartenantaj al la plej diversaj gentoj, el kiuj kelkaj jam de longe malaperis el la historio [3].
3. H. Hodler: Super, Esperanto, 1915:1, p. 2a-3a
angle:
civilization
beloruse:
цывілізаванасьць
bretone:
sevenadurezh
ĉeĥe:
civilizace
france:
civilisation
germane:
Zivilisiertheit
hispane:
civilización
hungare:
civilizáltság
itale:
civilità (civilizzazione)
katalune:
civilització
pole:
cywilizacja, ucywilizowanie
portugale:
civilização
ruse:
цивилизованность
slovake:
civilizácia

civilizita

1.  
Mildigita, klerigita, delikata en siaj moroj, ne barbara: kiam finiĝos la grandamasa reciproka buĉado, kiu tiel forte malhonoras la civilizan mondon, kunvenos la diplomatoj kaj penos reordigi la rilatojn inter la popoloj [4].
2.  
Apartenanta al malsimpla, urba socio, ne sovaĝa1.c: Esperanto celas atingi la tutan civilizitan mondon; la mondliteraturo estas sumo de tiuj valoraj kaj efikaj verkoj, kiuj signifas ion, almenaŭ virtuale, por ĉiuj civilizitaj nacioj, kaj kiuj reale atingis ĉiujn civilizitajn naciojn [5].
4. L. L. Zamenhof: Alvoko al la diplomatoj,
5. A. Szerb, trad. E. de Zilah: Kio estas mondliteraturo?, La Gazeto, 64, 1996-04-30, p. 25a-26a
france:
civilisé
hebree:
מְתוּרבָּת

administraj notoj

~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.