*industri/o PV
*industrio

- 1.
Tuto de la artoj kaj metioj per kiuj oni produktas riĉaĵojn per transformado de krudaj materioj, kontraste kun terkulturo kaj komerco: la ŝtato devas interakordigi la bezonojn de terkulturo kaj industrio; lando kun prospera, naskiĝanta industrio.
- 2. ↝
- Aparta arto, metio aŭ plej ĝenerale agado per kiu oni produktas riĉaĵojn aŭ plivaloraĵojn per transformado de krudaj materioj: la industrio de fero, minoj, libro, ledo.
- angle:
- industry
- beloruse:
- прамысловасьць, індустрыя
- bulgare:
- индустрия, промишленост
- ĉeĥe:
- industrie, průmysl
- france:
- industrie
- germane:
- Industrie
- hispane:
- industria
- hungare:
- ipar, mesterség
- nederlande:
- industrie
- perse:
- صنعت
- portugale:
- indústria
- ruse:
- промышленность, индустрия
- slovake:
- priemysel
industria
- 1.
- Rilata al industrio: industria ekspozicio, societo, lernejo, laboristo; industriaj artoj, produktoj.
- 2.
- Havanta fortan industrion: industria lando, urbo; industriigo de l' kolonioj.
- angle:
- industrial
- beloruse:
- прамысловы, індустрыйны
- ĉeĥe:
- průmyslový, živnostenský
- france:
- industriel (adj.), industrialisé ~igo: industrialisation
- germane:
- industriell
- hispane:
- industrial
- hungare:
- ipari ~igo: iparosítás
- nederlande:
- industrieel
- perse:
- صنعتی
- portugale:
- industrial (adj.)
- ruse:
- промышленный, индустриальный
- slovake:
- priemyselný
industriisto, industriulo 
- Profesiulo, kiu mastras aŭ direktas industrian aferon: Lapenna ... reelektiĝis en Londono en 1971 per nur kelkaj voĉoj kontraŭ la okcidentstila industriisto E. L. M. Wensing [1].
1.
H. Tonkin: CED, Unekso, kaj la posthamburga UEA, La Ondo de Esperanto, 2017:01
- angle:
- industrialist
- beloruse:
- прамысловец, прамыслоўца
- ĉeĥe:
- průmyslník
- france:
- industriel (subst.)
- germane:
- Industrielle, Industrieller
- hispane:
- industrial
- hungare:
- iparos, nagyiparos, gyáros
- nederlande:
- industrieel
- perse:
- صنعتدار
- portugale:
- industrial (pessoa)
- ruse:
- промышленник
- slovake:
- priemyselník
nutraĵindustrio,
nutrindustrio

- Industria branĉo ampleksanta kultivon, bredon, transformon de krudaĵoj al manĝaĵoj kaj ties livero al konsumantoj: Instrua centro pri nutraĵindustrio [2].
2.
-:
Zamenhof-Tagoj 2014 en Litovio, La Balta Ondo, 2014-11-09
- france:
- industrie agroalimentaire
postindustria
Spertinta ekonomian evoluon, pro kiu la sekundara, industria sektoro malkreskis, kaj la terciara, serva sektoro graviĝis: la franca sociologo Alain Touraine ... publikigis la verkon La Postindustria Socio (1969) [3].
3.
D. Kessous:
Raŭmismo kaj postmodernismo, SAT Kulturo, [vidita en 2014]
- france:
- postindustriel