1inkognit/o

inkognito

1.  
Persono, prezentiĝanta sub fremda nomo, aŭ ne anoncanta sian nomon, por eviti rekonon, ne altiri al si la atenton kaj faciligi siajn taskojn: li volas, ke oni vidu en li inkogniton, [...] ni ŝajnigu, kvazaŭ ni tute ne scias, kia homo li estas [1]; la malbenita inkognito nun sidas ĉe mi en la kapo [2]. SIN:anonimulo, nekonato1
2.  
Inkogniteco: vestita nur per inkognito la baronin' ne pensas plu pri teda devo de vizito en la salonoj de l' enu' [3]; inkognito dum la vojaĝoj liberigas la reĝojn de lacigaj kaj enuigaj festoj VdE .
Rim.: La du sencoj ne estas inter si logike akordigeblaj. La unuaj vortaroj registris nur la sencon „eco“, sed la senco „ulo“, kiu restas sola en la modernaj vortaroj, ŝajnas esti zamenhofa, kvankam la unua ekzemplo sugestas sencon pli proksiman al „malaltranga anonimulo“.
1. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, 2:8
2. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, 1:2
3. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Homoj ĉe l' marbordo
angle:
2. incognito
beloruse:
1. інкогніта (нехта)
france:
1. incognito (subst., personne gardant l'anonymat), anonyme (subst.) 2. incognito (subst., état), anonymat
germane:
2. Inkognito
hispane:
2. incógnito
katalune:
1. incògnit 2. incògnita
nederlande:
2. incognito
portugale:
1. incógnito (subst., pessoa)
ruse:
1. инкогнито (некто) 2. инкогнито

inkognite  

Nerekonate, kiel inkognito 1: al ni venas revizoro [...] el Peterburgo, inkognite, kaj ankoraŭ kun sekreta ordono [4]; la gazetoj anoncas, ke la reĝo alvenis inkognite al Parizo PV ; ni decidis pasigi la unuajn plene komunajn noktojn en tiu ĉi hotelo, tute inkognite, for de la cetera mondo [5]; ŝi vojaĝis inkognite, defendata de nigraj okulvitroj kaj vasta ĉapelrandaĵo [6]. VD:anonima
4. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, 1:1
5. Monato, Franz-Georg Rössler: La unua nokto, 2004
6. Monato, Julia Sigmond kaj Sen Rodin: La malĵaluzo de Klorinda, 2010
beloruse:
інкогніта (прысл.), ананімна
france:
incognito (adv.)
germane:
inkognito (adv.)
katalune:
d'incògnit
portugale:
incógnito (adv.)
ruse:
инкогнито (нар.), анонимно

inkogniteco  

Stato de inkognito 1, nerekonateco: mi profitis de tiu inkogniteco por momente konversacii kun homo [7]; li estis decidinta, ankoraŭ teni sian inkognitecon [8].
7. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Naŭa promenado
8. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Arĝenta Urbo Amarganto
beloruse:
інкогніта, ананімнасьць
ĉeĥe:
inkognito
france:
incognito (subst., état), anonymat
germane:
Anonymität, Tarnung (Inkognito)
katalune:
anonimat
portugale:
incógnito (subst., estado)
ruse:
инкогнито, анонимность
slovake:
inkognito

administraj notoj

pri ~o 2.:
      Mi transportis cxiujn jamajn tradukojn al la senco
      "eco", la nura, kiu ekzistis gxis nun, sed ne certas,
      cxu tio vere gxustas.
      [MB]