-iv/ PIV1 PMEG

-iv  

(sufikso)
(malofte)
Neoficiala sufikso indikanta aktivan kapablon (dum la fundamenta -ebl esprimas kapablon pasivan): kreiva aŭtoro; produktiva sufikso; informiva artikolo; distingivo de ekrano, optika ilo; registriva surfaco.
Rim. 1: En multaj okazoj eblas uzi preskaŭ sinonime la sufikson -em: bruliva likvo = brulema likvo (kvankam bruliva likvo eble malpli facile ekbrulas ol likvo brulema).
Rim. 2: Pli facile komprenebla estas la anstataŭigo de -iv/ per la sufiksecaj radikoj -pov/, -kapabl/: pagiva = pagipova; komputiva = komputikapabla.
france:
-if
portugale:
-ivo
ruse:
kre~a: творческий produkt~a: продуктивный inform~a: информативный disting~o: разрешающая способность registr~a surfaco: чувствительная поверхность

administraj notoj