Jehov/o PIV1

Jehovo

KRI Unu el la ellegoj de la propra nomo de Dio en la Biblio, nuntempe konservata de jehovistoj: kiam oni inventis signojn por la vokaloj, oni aldonis al JHVH ... la vokalajn signojn de la vorto „Adonaj“ ... tiel aperis latina formo de la nomo, kiu iĝis Jehovo en Esperanto [1].
1. Vikipedio, Jehovo, 2004-08-05
ĉeĥe:
Hospodin, Jehova
ĉine:
耶和华 [Yēhéhuá]
france:
Jéhovah
japane:
エホバ
slovake:
Hospodin, Jehova
ukraine:
Єгова

jehovisto, jehovano, atestanto de Jehovo

KRI Ano de Jehovismo: Atestantoj de Jehovo tutklare nomas sin kristanoj [2] la jehovanoj havas grandan estimon pri la Biblio [3]; subtene al sia tezo, Jehovistoj citas diversajn bibliajn erojn, kiuj ŝajne aludas morton de la animo [4].
2. M. Corobu: toleri, soc.culture.esperanto, 2002-02-17
3. Vikipedio, Atestantoj de Jehovo, 2010-09-11
4. Vikipedio, Animo, 2010-11-09
ĉeĥe:
Hospodin, Jehova
france:
témoin de Jéhovah
slovake:
Hospodin, Jehova

jehovismo

KRI Doktrino kaj praktiko de Jehovistoj; branĉo de kristanismo, kun forta emfazo de esĥatologio strikte sin detenanta de politikaj institucioj kaj de moroj rigardataj kiel ne-kristanaj: unu el la karakterizoj de la Jehovismo, estas ke ĉiu adepto devas esti propagandisto [5].
5. B. Cadei: Pri la Atestantoj de Jehovo, Espero Katolika, 1985-12
france:
Jéhovisme

administraj notoj