*kapitulac/i UV
*kapitulaci
(ntr)
- 1.
Venkite transdoni sin kaj sian armeon aŭ fortikaĵojn
al la malamiko, je precizaj kondiĉoj fiksitaj kune kun li:
la sieĝitoj kapitulacis post kvar monatoj.
la Dana reĝo […], kiam la malamikoj ekstere staris tendare,
[…] ĵuris, ke li ne kapitulacos
[1];
la urbo Azov fakte estis sieĝata de la Rusoj dum tuta jaro kaj kapitulacis en 1696
[2];
la 15an de aŭgusto 1945 […] Japanio kapitulacis post la dua mondmilito
[3].
- 2.
- (figure)
Rezigni, forlasi
entreprenon:
la afero finiĝos per venko de la laboristoj, mi aŭdis jam, ke la estraro kapitulacas
Metrop
;
ne estas facile adapti sin al la mondo, kia ĝi estas, sed ŝajne tio estas la
sola vojo, se oni ne volas kapitulaci
[4];
ĉar mi komprenis, ke mi ne povos ricevi dolarojn, mi kapitulacis kaj konsentis pri
la ruslandaj rubloj
[5].
rezignacii
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, El fenestro en Vartou
2. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XII
3. Monato, Xiaoshui: Fortika sed sentema floro, 2005
4. Stellan Engholm: Vivo vokas, VII.
5. La Ondo de Esperanto, 1999, No 5 (55)
2. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XII
3. Monato, Xiaoshui: Fortika sed sentema floro, 2005
4. Stellan Engholm: Vivo vokas, VII.
5. La Ondo de Esperanto, 1999, No 5 (55)
- angle:
- 1. capitulate, surrender 2. capitulate, give up, resign
- beloruse:
- 1. капітуляваць, прызнаць паразу, здацца 2. капітуляваць, здацца, адмовіцца (ад плянаў, намераў)
- ĉeĥe:
- kapitulovat
- ĉine:
- 投降 [tóuxiáng], 投誠 [tóuchéng], 降 [xiáng]
- france:
- capituler, abandonner (renoncer), déposer les armes, s'incliner (renoncer), renoncer, se rendre
- germane:
- kapitulieren 1. sich ergeben 2. aufgeben (kapitulieren), resignieren
- hispane:
- 1. capitular 2. rendirse
- hungare:
- megadja magát, kapitulál
- japane:
- 降伏する [こうふくする], 開城する [あしろする], 降参する [こうさんする]
- nederlande:
- 1. capituleren, zich overgeven 2. opgeven, aftreden
- perse:
- تسلیم شدن
- pole:
- poddać się 1. kapitulować 2. kapitulować, poddać się
- rumane:
- capitula 1. capitula 2. capitula
- ruse:
- капитулировать, сдаться
- slovake:
- kapitulovať, poddať sa, vzdať sa
- ukraine:
- капітулювати, здаватися
kapitulaco
Agnosko de venkiteco, milita
rezigno:
[jen] citadelo, kies kapitulacon ni postulis
[6];
kapitulaco sen batalo
Metrop
;
la ĉina registaro de Kuomintango okazigis ceremonion por akcepti la kapitulacon de
la japana armeo
[7];
(figure)
la gramatika liberalismo en la francaj lernejoj […]
estas nur kapitulaco antaŭ la analfabeteco
[8].
6.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XIII
7. Monato, Alice Liu: Fragmentoj de la dua mondmilito, 2011
8. La Ondo de Esperanto, 2002, №5
7. Monato, Alice Liu: Fragmentoj de la dua mondmilito, 2011
8. La Ondo de Esperanto, 2002, №5
- beloruse:
- капітуляцыя
- ĉine:
- 投降 [tóuxiáng], 投降条约 [tóuxiángtiáoyuē]
- france:
- capitulation (reddition), reddition
- germane:
- Kapitulation, Aufgabe (Kapitulation)
- hispane:
- capitulación, rendición
- japane:
- 降伏 [こうふく], 降伏条約 [こうふくじょうやく]
- pole:
- kapitulacja, poddanie się
- rumane:
- capitulare
- ukraine:
- капітуляція