3rezignaci/i FK
rezignacii ↝
(ntr)
-
Manke de propra forto akcepti,
toleri1 ion, kion oni ne volas:
miloj da homoj finis la aferojn terajn kaj atendis rezignacie la morton
FK
;
laikoj surpriziĝas, sed rezignacias, ne sciante, kion fari
[1];
la studaĵo […] rezignacie devas konfirmi, ke nenio pliboniĝis
[2].
kapitulaci2, rezigni, despera, allasi
1.
Monato, Yamasaki Seikô: Sociolingvistoj ĉu glacikoraj?, 2004
2. Monato, http://steloj.de/esperanto/monato2/007070.html
2. Monato, http://steloj.de/esperanto/monato2/007070.html
- angle:
- give up
- germane:
- aufgeben, resignieren
rezignacio
↝ 
-
Stato de tiu, kiu rezignacias; kontraŭvola akcepto:
en lingvo natura ĉiu eĉ plej granda efektiva malbonaĵo […] estas
akceptata kun plena kontenteco aŭ rezignacio
[3];
sur la vizaĝo de Sfinkso estis nenia krueleco, sed rezignacio
[4].
rezignemo
3.
L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIV
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIV
- angle:
- resignation
- beloruse:
- пакора
- bulgare:
- резигнация, примирение
- ĉeĥe:
- malomyslnost, odevzdanost, rezignace
- france:
- résignation
- germane:
- Aufgabe, Resignation
- hispane:
- resignación
- hungare:
- lemondás, belenyugvás, rezignáció
- katalune:
- resignació
- nederlande:
- berusting
- pole:
- rezygnacja, zniechęcenie, brak woli
- portugale:
- resignação
- ruse:
- резиньяция, смирение
- slovake:
- odstúpenie z miesta, rezignácia, vzdanie sa, zrieknutie sa