4karbon/o PV

karbono (C)

KEM Ĥemia elemento kun atomnumero 6, atompezo 12,011115; el kiu precipe konsistas karbo, grafito, diamanto, kaj kiu troviĝas en ĉiu konata vivaĵo.
angle:
 carbon
beloruse:
 вуглярод
bretone:
 karbon
bulgare:
 въглерод
ĉeĥe:
 carboneum, uhlík
france:
 carbone
germane:
 Kohlenstoff
hispane:
 carbono
hungare:
 elemi szén, karbon
indonezie:
 karbon
itale:
 carbonio
katalune:
 carboni
latinece:
 Carboneum
nederlande:
 koolstof
pole:
 węgiel
portugale:
 carbono
ruse:
 углерод
slovake:
 uhlík
svede:
 kol
ukraine:
 карбон (хімічний елемент), вуглець (проста речовина)

radikarbono, radiokarbono, karbono 14

ARKEKALKEM Radiaktiva izotopo de karbono kun atompezo 14, per kies mezuro en organikaĵoj oni taksas ilian antikvecon, helpe al kronologio; simbole 14C: uzo de radiokarbono por la determino de la aĝo de organikaĵoj [1]; estis grava la determino de la relativa kvanto da karbono 14, per kiu eblas la datado de historiaj kaj antaŭhistoriaj trovaĵoj [2].
1. H. Sirk: La uzo de radiokarbono..., Scienca Revuo, 1959, numero 2-3a
2. E. Pauli: Metodoj de Pensado, 1977
beloruse:
 радыеактыўны вуглярод, вуглярод-14
france:
 carbone 14, radiocarbone
katalune:
 carboni 14

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.