*kartav/i

*kartavi  

(ntr)
LINFON Prononci konsonantojn, precipe „r“ per la gorĝa trembruo: leviĝis kartava, nazasona, iom moke tirata voĉo [1]; [li] preskaŭ ne komprenis la demandon, ĉar la prononcmaniero de Addha estis tiu de suduloj, kiuj kutimas milde kartavi [2].
1. H. Heine, trad. L. L. Zamenhof: La Rabeno de Baĥaraĥ, 1929
2. Monato, Espero
angle:
*speak thick, speak with a burr (with exaggerated rolling of the letter "r")
beloruse:
гаркавіць
france:
*grasseyer
germane:
*schnarren (beim Sprechen)
hungare:
raccsol
katalune:
pronunciar la erra guturalment
nederlande:
brouwen (de keel-r uitspreken)
pole:
*nieczysto wymawiać, grasejować
ruse:
*картавить

administraj notoj