knid/o

knido

ZOO
Ĉelo, troviĝanta ĉe diversaj kniduloj, kiu je tuŝo elĵetas maldikan pikilon, inokulante jukan kaj paralizan venenon: la knido estas ĉelo entenanta organeton nomatan nematocito [kun] veziketo, fermata de operkulo, en kiu estas volvata kava fadeno entenanta malgrandegajn pikilojn [1].
angle:
cnidocyte
beloruse:
кнідацыт, жыгучая клетка
ĉine:
刺丝胞 [cìsībāo], 刺胞 [cìbāo]
germane:
Nesselzelle
ukraine:
нематоцист, жалка капсула

kniduloj

ZOO
Filumo de la bestoj (Cnidaria), pluraj provizitaj per knidoj por kapti predon: kniduloj estas filumo kies membroj estas hidrozooj, maranemonoj […] [2]; meduzoj estas drolaj kniduloj, ili ekzistas jam delonge [3]. VD:meduzo, polipo, koralo
2. Vikipedio, Knidulo
3. Janina Viandisto, trad. Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser: Physalia physalis
angle:
Cnidaria
beloruse:
жыгучыя (заал. тып), кнідарыі
ĉine:
刺胞动物门 [cìbāodòngwùmén], 刺丝胞动物 [cìsībāodòngwù], 刺胞动物 [cìbāodòngwù]
france:
cnidaires
germane:
Nesseltiere
hungare:
csalánosok
latinece:
Cnidaria
nederlande:
holtedieren, neteldieren
pole:
parzydełkowce
rumane:
cnidaria
ruse:
кишечнополостные
ukraine:
кишковопорожнинні, жалкі

administraj notoj

~o : Mankas dua fontindiko.