1kobaj/o

kobajo   Vikipedio

1.  
ZOO Ronĝulo kun mallongaj kruroj, ronda kapo kaj mallongaj oreloj, antaŭe kvar, malantaŭe tri piedfingroj, bredata en landoj ĉe Andoj pro la karno, cetere tenata kiel karesbesto kaj uzata por medicinaj eksperimentoj; genro el familio kobajedoj (Cavia): sovaĝaj kobajoj vivas en la centra parto de Sud-Ameriko, en la Andaj montoj, la pampoj [1].
2.  
(figure) Homo, ĉe kiu okazas la fina elprovo de nova medikamento: ĉiun ajn medikamenton la fabrikantoj devas prove injekcii aŭ glutigi ĉe homoj, la kobajoj [2].
1. K. MacGill: ĉio interesa pri kobajoj, Juna amiko, 2002-04
2. Will Green: Ĉu esti kobajo?, Monato, 1994-02, p. 13
angle:
1. Guinea pig 2. guinea pig
ĉeĥe:
morče peruánské
france:
1. cobaye, cochon d'Inde 2. cobaye
germane:
1. Meerschweinchen 2. Versuchskaninchen
hispane:
1. cobaya, conejillo de indias
hungare:
1. tengerimalac
indonezie:
1. tikus belanda
latinece:
Cavia
nederlande:
1. Guinees biggetje 2. proefkonijn
pole:
świnka morska, kawia
rumane:
cobai
ruse:
1. морская свинка
slovake:
morča

administraj notoj