kondens/i

kondensi

(tr)
1.
FIZ (pri substanco) Transigi de gasa al likva stato: la fiziko de kondensita materio [1]; se oni malvarmigas la trovarmigitan vaporon malrapide, ĝi atingas iam la t.n. rosopunkton, [t]iam la vaporo denove saturiĝas kaj okaze de plua malvarmigo kondensiĝas denove al likvaĵo [2]. ANT:vaporigi
2.
KEM Kombini du molekulojn al pli granda eligante akvomolekulon aŭ alian simplan molekulon: kombino de du aminacidoj katalizite de enzimo al dipeptido estas kondensreago; kondensiĝo de Dieckmann, kondensiĝo de Stobbe, kondensiĝo de Darzens kaj kondensiĝo de Claisen [3].
Rim.: La vorto uziĝas foje anstataŭ reduktidensigi1: ĉiu viro ricevis malgrandan ladskatolon kun kondensita (vakudensigita) kaj sukerita lakto [4]; (figure) Geraldo Mattos […] kondensis (koncizigis al) sian laborprogramon en unu frazo: mia plej arda deziro estos harmoniiga laborado interne de nia Akademio, kiu devas esti unu sola animo en kvazaŭ unu sola korpo [5].
angle:
condense
beloruse:
кандэнсаваць
ĉine:
凝聚 [níngjù], 使浓缩 [shǐnóngsuō], 使液化 [shǐyèhuà]
france:
condenser
germane:
kondensieren
japane:
凝縮させる [ぎょうしゅくさせる], 縮合させる [しゅくごうさせる], 集める [あつめる]
ruse:
конденсировать

administraj notoj