kore/o
koreo
↝ 
- Ano de etno kies historia loĝloko estas Koreujo: antaŭ Gutenberg koreoj uzis moveblajn literetojn por presi [1]; 170 koreoj el Suda Koreio ricevis kunvokon al tribunalo por juĝo la 4an de januaro 1900 [2]; la aŭtoro, koreo, asertas, ke la japana registaro falsas historion, neante, ke Takesima – tiel japanoj nomas la insulon Tokto – estas korea teritorio, kaj pretendante, ke ĝi apartenas al Japanio [3]; multaj sud-koreoj deziras reunuiĝon, tion montras la paperetoj, kiuj troviĝas ĉe la muro en la stacidomo de Imjingang [4]; homoj tiel brutale subpremataj kaj torturataj per cerbolavado kiel nord-koreoj [5].
1.
Monato, Mireille Grosjean: Mi
koleras!
2. Monato, S. Maul: Bugra bug-insekto
3. Monato, Ma Young-tae: Tokto mankas takto
4. Monato, Grosjean Mirejo kaj Lee Jung Kee: Vundita lando
5. Monato, Stefan Maul: Monstra atompotenco
2. Monato, S. Maul: Bugra bug-insekto
3. Monato, Ma Young-tae: Tokto mankas takto
4. Monato, Grosjean Mirejo kaj Lee Jung Kee: Vundita lando
5. Monato, Stefan Maul: Monstra atompotenco
- angle:
- Korean
- beloruse:
- карэец
- ĉeĥe:
- posunčina, tanec sv. Víta
- france:
- Coréen (habitant)
- germane:
- Koreaner
- ide:
- Koreano
- nederlande:
- Koreaan
- pole:
- Koreańczyk
- portugale:
- coreano (subst.)
- ruse:
- кореец
- slovake:
- tanec sv. Víta
- tokipone:
- jan pi ma Anku, jan pi ma Soson, jan Anku, jan Soson
- volapuke:
- Koreyänan
korea 
- Rilatanta al koreoj, ilia nacieco aŭ ŝtatoj: pli ol 150 lingvoj, inter kiuj la afrikansa kaj la albana, la ĉina, korea kaj japana, […] [6]; la eltrovinto de la korea fama tizano Ĝinsen sonĝe [7]; koreaj turismaj organizaĵoj kunlaboras kun ĉinaj bankoj [8]; post la korea milito sekvis la vjetnama [9]; la korean kulturon poŝtmarke prezentas korea muziko nomata „pansori“ [10].
6.
Monato, Por
lingvemaj komputilemuloj...
7. Monato, Reza Kheir-khah: Sonĝo: Mirinda dimensio de nia vivo
8. Monato, Xu Jinming: Allogaĵoj por ĉinaj vojaĝantoj
9. Monato, Garvan Makaj: Mond' eterne militanta
10. Monato, Julius Hauser: Slovak-korea poŝtmarko
7. Monato, Reza Kheir-khah: Sonĝo: Mirinda dimensio de nia vivo
8. Monato, Xu Jinming: Allogaĵoj por ĉinaj vojaĝantoj
9. Monato, Garvan Makaj: Mond' eterne militanta
10. Monato, Julius Hauser: Slovak-korea poŝtmarko
- ĉeĥe:
- korejský
- france:
- coréen (adjectif)
- ide:
- Koreana
- nederlande:
- Koreaans
- portugale:
- coreano (adj.)
- slovake:
- kórejský
- volapuke:
- Koreyänik
Koreujo
↝ 
Lando en la Orienta Azio, situanta plej parte sur la Korea Duoninsulo, sed de 1948 dividita en du ŝtatojn: fine de sia vivo la imperiestro Taizon (mortis en 649) ekmilitis kontraŭ Koreujo [11]; Unu Feri estis kun mi en Koreujo [12].
- angle:
- Korea
- beloruse:
- Карэя
- ĉeĥe:
- Korea
- france:
- Corée
- germane:
- Korea
- hispane:
- Corea
- ide:
- Korea
- katalune:
- Corea
- nederlande:
- Korea
- okcidentfrise:
- Koreä
- pole:
- Korea
- portugale:
- Coreia
- ruse:
- Корея
- slovake:
- Kórea
- volapuke:
- Koreyän
Sud-Koreujo
[13]
↝ 
- angle:
- South Korea
- france:
- Corée du Sud
- germane:
- Südkorea
- ide:
- Sud-Korea
- indonezie:
- Korea Selatan
- nederlande:
- Zuid-Korea
- okcidentfrise:
- Súd-Koreä
- pole:
- Korea Południowa
- portugale:
- Coreia do Sul
- tokipone:
- ma Anku
- volapuke:
- Sulüda-Koreyän
Nord-Koreujo
[15]
↝ 
- angle:
- North Korea
- france:
- Corée du Nord
- germane:
- Nordkorea
- ide:
- Nord-Korea
- indonezie:
- Korea Utara
- nederlande:
- Noord-Korea
- okcidentfrise:
- Noard-Koreä
- pole:
- Korea Północna
- portugale:
- Coreia do Norte
- tokipone:
- ma Soson
- volapuke:
- Nolüda-Koreyän
Korea Duoninsulo
↝ Korea Duoninsulo
↝ Korea Duoninsulo
↝ Korea Duoninsulo
↝
- Duoninsulo en orienta Azio inter la Japana Maro kaj la Flava Maro: la korea duoninsulo restas duonigita inter norda kaj suda partoj kaj daŭre minacas nuklea konflikto [17]; Usono volis, ke Japanio helpu en militoj interalie en la korea duoninsulo, Vjetnamio, Irako kaj Afganio [18].
17.
Monato, Isikawa Takasi: Ĉu finiĝis la
postmilita periodo?
18. Monato, Isikawa Takasi: Dumlude ŝanĝi la regulojn
18. Monato, Isikawa Takasi: Dumlude ŝanĝi la regulojn
- germane:
- Koreanische Halbinsel