Korint/o PIV1

Korinto

GEOG
Greka havenurbo ĉe markolo, 70 km okcidente de Ateno: li foriris el Ateno kaj alvenis en Korinton [1]; antaŭ nelonge mi venis el Korinto, kie mi administras la kristanan komunumon [2]; la lingvoj de Korinto, Lakonio, Sicilio (Sirakuzo) [3].
angle:
Corinth
beloruse:
Карынф
ĉine:
哥林多 [Gēlínduō]
france:
Corinthe
germane:
Korinth
japane:
コリントス

korinta

Rilata al Korinto: la maljuna Scaurus [amas] sian korintan vazon, kiu nokte staras apud lia lito [4]; statuoj […] el origita korinta kupro [5]; Aĥajo ne estos perdita, mi ordonos trafosi korintan istmon [6].
beloruse:
карынфскі
germane:
korinthisch

korintano

Enloĝanto de Korinto: multaj Korintanoj, aŭdinte, kredis kaj baptiĝis [7]; kelkaj kajeroj de la katolika novtestamenta traduko jam aperis: 3 kajeroj kun enkonduko, Evangelio laŭ Mateo kaj la du leteroj al la Korintanoj [8].
beloruse:
карынфянін
ĉine:
哥林斯 [gēlínsī]
germane:
Korinther

Korinta ordo

Stilo (faklingve ordo9) de antikva greka konstruarto kun difinitaj proporcioj, formoj kaj riĉaj ornamoj de konstrueroj, precipe de kolonoj: la korinta ordo […] diferenciĝas per precipe riĉa dekoracio kaj kornico ornamita de du vicoj da akantaj folioj al kiuj sekvas iaj helikfiguroj [9].
angle:
Corinthian order
beloruse:
карынфскі ордэр
ĉine:
科斯林柱式 [kēsīlínzhùshì], 科林斯柱式 [kēlínsīzhùshì]
france:
ordre corinthien
germane:
korinthische Ordnung
latine:
Ordo Corinthius
malnovgreke:
Κορινθιακός ρυθμός

administraj notoj