krom/o VdE , ĥrom/o, kromi/o PIV2

kromo, ĥromo, kromio

KEM Ĥemia elemento kun atomnumero 24, atompezo 51,996; grizeta, malmola transirmetalo, kies kombinaĵoj kun aliaj metaloj estas rimarkindaj pro bela koloro kaj multe uzataj en la industrio: la rokaĵo […] elmontras altajn enhavojn de ĥromo kaj magnezio apud konsiderinda kalio [1]; kune kun fero, kiu donas la belan ruĝan koloron, estas enmarigataj natro (NaOH), aluminio (Al), titano (Ti), kromo (Cr), kadmio (Cd), hidrargo (Hg), arseno (As) kaj aliaj pezaj metaloj [2]; estis venditaj ĉirkaŭ 33 milionoj da tunoj da kromio [3]; (Cr)
Rim.: PV kaj PIV nomas la elementon „kromo“, kaj markas tiun nomon kiel zamenhofan. Atribuitaj ekzemploj en ambaŭ vortaroj mankas. (Ĝi jes aperis en la germana-esperanta vortaro fare de Jürgensen, kiun Zamenhofo aprobis, kion la PIV-oj egaligas al „uzo zamenhofa“.) Okulfrapa difekto de la termino „kromo“ estas ĝia homonimeco kun la fundamenta krom, precipe ĝena en la formo adjektiva kaj en kunmetaĵoj (kromklorido ktp). PIV rekomendas diversajn elturniĝojn — sed tiaj komplikaĵoj estas kontraŭaj al la ideo pri facila kaj logika planlingvo internacia. Tiaj elturniĝoj aperas tiom pli malkonvene, ke la komplikaĵon kaŭzas nur la malracia ĥo-fobio: ja la regula esperantigo de la greka etimo χρῶμα estas la senkolizia „ĥromo“; kaj la anstataŭigo ĥ→k estas ĉi-okaze same malkonvena, kiel ĉe ĥoro→koro aŭ ĥolero→kolero. [Sergio Pokrovskij]
1. Petr Rajlich: Bohemia kratero, Scienca Revuo 2007:1 – Geologio Internacia - 10, p.38
2. Monato, Renée Triolle: Ruĝaj ŝlimoj en Mediteraneo
3. Monato, Bardhyl Selimi: Riĉa tero, malriĉa popolo
angle:
chromium
beloruse:
хром
bretone:
krom
bulgare:
хром
ĉine:
[gè], 铬 [gè], 金属铬 [jīnshǔgè], 金屬鉻 [jīnshǔgè]
france:
chrome
germane:
Chrom
hispane:
cromo
hungare:
króm
indonezie:
kromium
itale:
cromo
japane:
クロム
latinece:
Chromium
nederlande:
chroom
norvege:
krom
pole:
chrom
portugale:
cromo, crômo
ruse:
хром
svede:
krom
ukraine:
хром

kroma, ĥroma

Rilata al kromo: kromaj (ĥromaj) kombinaĵoj; kroma (ĥroma) acido, alojo.
HOM:kroma
angle:
chromic
ĉine:
鉻黃 [gèhuáng], 铬黄 [gèhuáng]
france:
chromé
indonezie:
kromat
japane:
ほかの, 余分の [よぶんの]
pole:
chromowy
ruse:
хромовый
ukraine:
додатковий

kromi, ĥromi

(tr)
TEK Tegi per maldika tavolo el iu alojo de kromo.
angle:
chrome-plate
france:
chromer
hispane:
cromar
pole:
chromować
ruse:
хромировать
svede:
förkroma

administraj notoj

~a, ~a: Mankas dua fontindiko.
~a, ~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~i, ĥromi: Mankas dua fontindiko.
~i, ĥromi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.