*kurten/o PV

*kurteno

1.
TEKS Peco da ŝtofo pendigita por kaŝi aŭ ŝirmi ion: meti kurtenon antaŭ pentraĵon; kurtenoj de fenestro, lito, alkovo; levi, fermtiri la kurtenon.
2.
TEA Granda kurteno, kiu kaŝas scenejon de teatro, dum oni ne ludas; kurtenego: alveni antaŭ la leviĝo de la kurteno.
3.
(figure) Ĉio, kio baras vidon aŭ konon: kurteno da arboj, da montetoj; la trupoj manovris ŝirme de kurteno da kavalerio; la urbo estis volvekovrita de kurteno da fabrikaj fumoj; levi la kurtenon, kiu kaŝas la mondenigmojn.
SUP:ŝirmilo
angle:
1. curtain, screen, veil 2. curtain 3. curtain, screen
beloruse:
1. фіранка, гардзіна 2. заслона 3. завеса
bretone:
gouel (stign), rideoz, stign, tenneris
ĉeĥe:
clona, gardina, závěs, záclona, opona
france:
rideau
germane:
Vorhang
hispane:
1. cortina 2. telón
hungare:
függöny
indonezie:
gorden
japane:
カーテン, 幕 [まく]
nederlande:
gordijn 1. gordijn 2. gordijn
pole:
1. firanka 2. kurtyna 3. kotara, zasłona
portugale:
cortina (peça de pano)
rumane:
perdele, perdea, decor, umbră
ruse:
1. занавеска, гардина, штора, полог 2. занавес 3. завеса
slovake:
opona, záclona, záves
svede:
1. gardin 2. ridå, teaterförhänge
tibete:
ཁྲ་ཡོལ་
ukraine:
занавіска, фіранка, завіса, гардина, штора, запона

kurtenego

TEA kurteno2: la amika babilado de la kunvenintoj subite silentiĝis, la teatra kurtenego leviĝis [1].
1. H. Bolingbroke Mudie: Kongres-impresoj, The Esperantist, 1905-09 (23)
beloruse:
заслона
pole:
kurtyna
rumane:
cortină

Fera Kurteno

(frazaĵo) HIS Malfacile transirebla limo en Eŭropo inter okcidentaj kapitalismaj kaj orientaj komunismaj ŝtatoj en la 20a jarcento, precipe post la dua mondmilito kaj ĝis 1991: ĉe ambaŭ flankoj de la Fera Kurteno estis proksimume du milionoj da soldatoj [2].
2. -: , eventeo, 2009-10-12
beloruse:
Жалезная заслона
france:
rideau de fer
hispane:
telón de acero
nederlande:
IJzeren Gordijn
pole:
Żelazna Kurtyna
rumane:
Cortina de fier

*flankkurteno [3]

Ĉiu el la kurtenoj, pendantaj ambaŭflanke de scenejo k uzataj kiel neformalaj kulisoj.
germane:
Gardine
japane:
袖幕 [そでまく]
pole:
firanka (boczna), boczna zasłona
rumane:
perdea (lateral)
ukraine:
занавіска

latkurteno

ARKI Fenestra kovrilo farita el klineblaj latoj por regi lum-enlason. VD:ĵaluzio
angle:
Venetian blind
beloruse:
жалюзі
ĉeĥe:
žaluzie
france:
store vénitien
germane:
Rollo Rollo, Rollladen, Jalousie
hungare:
redőny, roló, reluxa
itale:
veneziana (infisso)
japane:
ベネチアンブラインド, すだれ
katalune:
persiana veneciana
nederlande:
zonneblind
pole:
żaluzja
portugale:
veneziana
rumane:
jaluzea
ruse:
жалюзи
slovake:
latková roleta

*rulkurteno [4]

ARKI Kurteno meĥanike kunrulebla kaj derulebla de supra stango: ŝirmataj kontraŭ la suno per rulkurteno [5].
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, rul'kurten'
5. M. Proust, trad. P. Combot: Pri la legado, 1993
beloruse:
ралета, ральштора
ĉeĥe:
opona navíjená nahoru, roleta
france:
store
germane:
Rollvorhang, Markise, Rollo
japane:
巻上げカーテン [まきあげカーテン], ロールカーテン
pole:
roleta
rumane:
orb
slovake:
roleta
ukraine:
штора

administraj notoj

~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
flank~o : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
lat~o: Mankas dua fontindiko.
lat~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.