1labirint/o

labirinto

Implikita erariga interplektaĵo da vojoj, el kiu estas malfacile trovi eliron: vagado tra la strata labirinto de Kopenhago [1]; labirinto el duonfinitaj konstruaĵoj havantaj verŝajne tutan reton de keloj [2]; aperadis antaŭ li la fantomo de la ŝtato, kiel grandega labirinto kun potencaj muroj, ne traboreblaj [3]; li bone orientiĝis en la komerca labirinto de la militkriza vivo [4]; nia labirinta kaj forgesita ejo povas doni al vi provizoran kaŝejon [5]; ni ĵetis nin en la simple kunmetitajn labirintojn de vinplezuroj kaj vendita amo [6]. VD:implikaĵo, reto3
angle:
labyrinth, maze
beloruse:
лябірынт
bretone:
milendall
ĉeĥe:
bludiště, labyrint
ĉine:
迷宫 [mígōng], 迷宮 [mígōng], 迷津 [míjīn], 迷路园 [mílùyuán], 迷路園 [mílùyuán], 迷阵 [mízhèn], 迷陣 [mízhèn], 曲径 [qūjìng], 曲徑 [qūjìng]
france:
labyrinthe
germane:
Labyrinth, Irrgarten
greke:
λαβύρινθος
hispane:
laberinto
hungare:
labirintus
japane:
迷路 [めいろ], 迷宮 [めいきゅう], 迷路模様 [めいろもよう]
katalune:
laberint, dèdal
nederlande:
labyrint, doolhof
pole:
labirynt
portugale:
labirinto
rumane:
labirint
ruse:
лабиринт
slovake:
bludisko, labyrint
svede:
labyrint
ukraine:
лабіринт

administraj notoj