ligent/o [1]

ligento Vikipedio

KON Substanco kuntenanta erojn de inertaĵo, unu el la konsistaĵoj de betono, gluo, farbo kaj similaj konstrumaterialoj: asfalto estas miksaĵo de mineralaj volumenaĵoj kaj ligento kiu estas bitumo [2]; ligento estas likvaĵo kiu ligas la pigmenton por igi la farbon pli dika [3].
2. -: Bitumo kaj asfalto, [2008]
3. F. van Hertrooij: La scienco de arto, Scivolemo, 2018-02-14
angle:
binding agent
ĉeĥe:
pojivo
france:
liant (substance)
germane:
Bindemittel
pole:
lepiszcze, spoiwo malarskie
rumane:
liant

administraj notoj