10Mali/o RLN
Malio [1] (ML)

Ŝtato en la
nordokcidenta Afriko
kun ĉefurbo Bamako; teritorio de Respubliko Malio,
limanta kun
Alĝerio,
Burkino,
Ebur-Bordo,
Gvineo,
Maŭritanio,
Niĝero
kaj Senegalo:
konferencanoj rekonis, ke krom en Benino, Malio kaj en malmulto da
aliaj landoj, la tiama demokratia iniciato fiaskis
[2];
komenciĝis la tri-taga entombiga ceremonio de Eyadema, partoprenis prezidantoj
i.a. el Malio, Benino kaj Niĝerio
[3];
la neregistara organizaĵo […] Sano suda agas ĉefe en franclingvaj
landoj de Afriko (Malio, Senegalo, Ebur-Bordo, Kameruno kaj
Madagaskaro)
[4];
plago de migrantaj akridoj neniigis 4 milionojn da hektaroj en Maŭritanio,
Senegalo, Malio, Niĝero kaj Ĉado
[5];
la famaj dogonoj el Malio prezentas kaj lignajn kaj ŝtonajn
skulptaĵojn, kiuj rolis kiel ligiloj kun dio
[6].
1.
Oficiala Informo de AdE, numero 11
2. Christian Fabossou: Ŝanĝoj -- ankoraŭ ne sufiĉaj, Monato, 2000/08, p. 7
3. Monato, Gbeglo Koffi: Kadavroj kaj kandidatoj
4. Monato, Renée Triolle: Norduloj ebligas sudan sanon
5. Monato, Hektor Alos i Font: Eŭropo plialtigas sian drataron
6. Monato, Renée Triolle: 500 ĉefverkoj en Monako

- angle:
- Mali
- beloruse:
- Малі
- bulgare:
- Мали
- ĉine:
- 馬里 [Mǎlǐ], 马里 [Mǎlǐ], 馬利 [Mǎlì], 马利 [Mǎlì]
- france:
- Mali, République du Mali
- germane:
- Mali
- hungare:
- Mali
- indonezie:
- Mali
- katalune:
- Mali, República de Mali
- nederlande:
- Mali
- pole:
- Mali, Republika Mali
- portugale:
- Mali