martes/o

marteso

1.
ZOO Genro el familio musteledoj (Martes), al kiu apartenas foino, marteso 2, zibelo: Amerika marteso (Martes americana) […] havas delikatan flavbrunan ĝis nigran hararon, makulojn sur la gorĝo kaj brusto kremkoloraj ĝis oranĝaj [1].
2.
ZOO Specio de marteso 1 (Martes martes), malgranda rabobesto kun flava brustmakulo, ĉasanta birdojn, sciurojn kaj aliajn en arboj: sude de Bailenambeann estas montaro nomata […] „montaro de la katoj”, la nomo ne rilatas al la […] „mamulo ... tenata kiel muskaptanta dombesto”, sed al la pinarba mustelo aŭ marteso [2].
angle:
 marten
beloruse:
 куніца
bulgare:
 пор
ĉeĥe:
 kuna 2. kuna lesní
france:
2. marte, martre
germane:
 Marder 2. Baummarder
hungare:
 nyuszt
indonezie:
 martes
itale:
2. martora
katalune:
1. mart 2. mart comú
latinece:
Martes Martes martes
nederlande:
 marter 2. boommarter
perse:
 سمور
pole:
1. kuna 2. kuna leśna
portugale:
 marta (zool.)
ruse:
 куница
slovake:
 kuna
ukraine:
 куниця лісова, жовтодушка

administraj notoj