median/o

mediano   Vikipedio

MAT
1.  
PV (de triangulo) Rekto, trairanta verticon de ĝi kaj la mezon de la kontraŭa latero: la tri medianoj de triangulo sin intersekcas en ĝia pezocentro.

Bedaŭrinde la vektorgrafiko ne povas montriĝi!


medianoj de triangulo
2.  
(de kvaredro) Rekto, trairanta verticon de ĝi kaj la pezocentron de la kontraŭa faco: la kvar medianoj de kvaredro sin intersekcas en ĝia pezocentro.
Rim.: Por tiu ĉi nocio Bricard [1] uzis la terminon „mezanto“. La sama termino troviĝas ankaŭ en PIV1 , sed la aŭtoroj de tiu verko nemalprave opiniis, ke „mezanto“ ne bone sidas sub radiko „mez“ kaj havigis al ĝi propran radikon. La situacio renversiĝis en PIV2 , kie „mezanto“ estas signita kiel evitinda.
angle:
median
beloruse:
мэдыяна
bulgare:
медиана
ĉeĥe:
duchař, medián, spiritista
france:
médiane
germane:
Mediane
hungare:
súlyvonal
katalune:
mitjana
nederlande:
mediaan
perse:
میانه
pole:
1. środkowa
portugale:
mediana
ruse:
медиана
slovake:
ťažnica (štvoruholníka)

administraj notoj

~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.