8Meksik/o PIV1

8Meksiko [1][2][3] (MX) Vikipedio

1.  
GEOGPOL[4] Lando en la centra kaj norda Amerikoj, kies ĉefurbo estas la samnoma urbo Meksiko2; la teritorio de la Meksikaj Unuiĝintaj Ŝtatoj, limanta kun Belizo, Gvatemalo, Usono, Atlantiko (Kariba Maro kaj Meksika Golfo) kaj Pacifiko: Svisujo, Belgujo, Aŭstrujo, Kanado, Meksiko, Peruo [5]; malnova tradicia religia kredo en Meksiko aŭguris, ke iam en la estonteco revenos la hero-dio Kecalkoatl, kiu mistere forlasis la landon antaŭ multaj jaroj [6]; inter tiuj ŝtatoj kun nur unu abonanto estas […] ekzemple ankaŭ Kolombio kaj Meksiko [7]; NALKA en 1994 forigis komercajn kaj investajn obstaklojn inter Kanado, Meksiko kaj Usono [8].
2.  
GEOGPOL La ĉefurbo de Meksiko1 (99˚07'U, 19˚26'N): ...por fari diferencon inter la urbo kaj la samnoma lando, mi konsilas fari tion, kion ni faris kun aliaj similcirkonstancaj landoj, t.e. nomi la urbon „Meksiko“ kaj la landon „Meksikio“ [9]; ne forgesu ke Meksiko estas urbo konstruita sur lago [10]; la 9 aliaj elektitaj urboj, kiuj laŭ la gvidlibro nepre vidindas, estas Bejruto, Ĉikago, Glasgovo, Lisbono, Meksiko, Sao Paŭlo, Ŝanhajo, Varsovio kaj Zuriko [11].
3.  
GEOGPOL Provinco (subŝtato) de Meksiko1.
1. Akademio de Esperanto: 8a Oficiala Aldono, II.C.1
2. Akademio de Esperanto: Oficiala Informo 12, Listo de Rekomendataj Landnomoj
3. Vikipedio, Meksiko
4. Oficiala Informo de AdE, numero 12
5. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Homaranismo
6. Monato, Donald BROADRIBB: Pri indiĝenaj meksikanoj
7. MonatoS. Maul
8. Monato, Elson B. SNOW: Sekvoj de la pakto pri libera merkato
9. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 47a, Oficiala Gazeto, III, 1911, p. 291
10. Enrique: Meksiko-Urbo, 5a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto, 2001
11. Monato, pp: Antverpeno inter la pintaj 10 urboj
angle:
1. Mexico 2. Mexico City 3. Mexico State
bulgare:
1. Мексико
ĉeĥe:
město Mexiko
france:
1. Mexique 2. Mexico
germane:
1. Mexiko
hispane:
1. México, Méjico, Estados Unidos Mexicanos 2. Ciudad de México
katalune:
Mèxic
nederlande:
1. Mexico 2. Mexico-Stad
pole:
1. Meksyk, Meksykańskie Stany Zjednoczone
portugale:
1. México
rumane:
1. Mexic
ruse:
1. Мексика 2. Мехико 3. штат Мехико
slovake:
Mexiko (mesto)
volapuke:
1. Mäxikän

Meksikurbo   Vikipedio

Meksiko2: ĉefurbo de la Azteka imperio, post la konkero de la imperio fare de la hispanoj, Tenoĉtitlano iĝis Meksikurbo, nun la ĉefurbo de Meksiko [12].
angle:
Mexico City
ĉeĥe:
město Mexiko
france:
Mexico
indonezie:
Kota Meksiko
katalune:
Ciutat de Mèxic
nederlande:
Mexico-Stad
pole:
Meksyk (miasto)
rumane:
Ciudad de México
ruse:
Мехико
slovake:
Mexiko (mesto)

Meksiklando EdE   Vikipedio

Meksiko1: la vivo pulsas ankoraŭ en tiu parto, en kiu la aŭtoro nin kondukas en Meksiklandon ... [13].
13. Bibliografio ‐ Stranga heredaĵo, Literatura mondo, Dec. 1922, p. 67
angle:
Mexico
bulgare:
Мексико
france:
Mexique
germane:
Mexiko
hispane:
México, Méjico, Estados Unidos Mexicanos
indonezie:
Meksiko
katalune:
Mèxic
nederlande:
Mexico
pole:
Meksyk, Meksykańskie Stany Zjednoczone
rumane:
Mexic
ruse:
Мексика
volapuke:
Mäxikän

meksikano Vikipedio

Civitano de Meksiko: tri milionoj da meksikanoj devos vojaĝi en la alian direkton [14].
14. A. M. López Obrador, trad. V. Lutermano: Meksiko fronte al Donald Trump, le Monde diplomatique, 2017-04
angle:
Mexican
france:
Mexicain, Mexicaine (subst.)
nederlande:
Mexicaan
pole:
Meksykańczyk
rumane:
mexican
volapuke:
Mäxikänan

meksika Vikipedio

Rilata al la ŝtato Meksiko.
angle:
Mexican
france:
mexicain, mexicaine (adj.)
nederlande:
Mexicaans
pole:
meksykański
rumane:
mexicană
volapuke:
Mäxikänik

Novmeksiko, Nov-Meksiko   Vikipedio

GEOG Subŝtato en la suda parto de Usono; Novmeksikio: laŭ raporto de CNN ... la plej danĝeraj usonaj ŝtatoj estas Nevado, Nov-Meksiko kaj Arizono [15]; pluraj el ili trovis la vojon al Taos en Nov-Meksiko, kie Michael aĉetis terenon por ebligi al ili realigi siajn revojn [16]; ĉe la tribo Amba en Ugando kaj la Anasazioj en Nov-Meksiko la nombro de murdoj estas malpli ol po du je 100 000 [17].
15. K. Miner: taglibro, 2007-04-27
16. Monato, Ivo Durwael: La rikolto de la nova tempo
17. Monato, Ivo Durwael: Neniam tiel pacemaj
angle:
New Mexico
france:
Nouveau Mexique
katalune:
Nou Mèxic
nederlande:
Nieuw-Mexico
pole:
Nowy Meksyk
rumane:
New Mexico
ruse:
Нью-Мексико

administraj notoj

m~a: Mankas dua fontindiko.
m~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.