modl/i

modli   Vikipedio

(tr)
Formi el moligita materio iun plastikan objekton, kiun oni knedas kaj reliefigas per fingroj aŭ per speciala ilo: li ofte modlis el argilo diversajn objektojn [1]; [la fornojn] ŝi mem masonis, kaj en ili ŝi bakas siajn modlitajn anĝeletojn, vazojn, lumilojn, tablolampojn, diversspecajn potojn [2]; (figure) la stelulinoj neniel eniras ĉi tiun normon pri proporcioj, tiel ke ni ne povas rekte modli artistan stelulinon por manekeno [3]; (figure) la nova itallingva biblio, ekzemple, modlita sur la nova Vulgato, enhavas ĉirkaŭ ok cent mil modifaĵojn [4].
beloruse:
ляпіць
ĉeĥe:
formovat, modelovat
france:
modeler
germane:
modellieren
hispane:
moldear, modelar
nederlande:
modelleren, boetseren
pole:
formować, lepić, rzeźbić
rumane:
modela, forma, sculpta
ruse:
лепить
slovake:
modelovať

modlilo  

Speciala ilo por doni plastikan formon al moligita materio.
beloruse:
разец, зубіла
ĉeĥe:
forma na odlitky
france:
ébauchoir, mirette
germane:
Modelliermesser
nederlande:
boetseerhoutje
pole:
narzędzie do modelowania
portugale:
modelar
rumane:
instrument de modelare
ruse:
резец, зубило
slovake:
forma na odliatky

administraj notoj

~ilo: Mankas fontindiko.
~ilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.