1munici/o PV

municio

MIL Provizo de militistaj pafaĵoj: pulvo, kugloj, obusoj kaj similaj: la matrosoj amasigis municion malantaŭ la barikadoj kaj ili kaŭriĝis [1]; milicano en la tuta ekipo kaj municio Metrop ; tiu ĉi domo ne estis municipaligita Metrop ; artileria municio [2]; (figure) ofte tia interparolado – post kiam la kutimaj sakrokanonadoj forpafis ĉian municion – finiĝas [3].
angle:
munitions
beloruse:
боепрыпасы, боезапас, боекамплект
ĉeĥe:
munice, střelivo
france:
munitions
germane:
Munition, Ladung (Gewehr)
hispane:
munición
hungare:
muníció, lőszer
itale:
munizione
katalune:
munició
nederlande:
munitie
pole:
amunicja
portugale:
munição
rumane:
muniție
ruse:
боеприпасы, боезапас
slovake:
munícia, strelivo
ukraine:
бойові припаси

municiejo, municideponejo

Arsenalo por stoki precipe municion: [li] finance subtenis […] familiojn afliktitajn de eksplodo ĉe la Gerdec-municiejo [4]; en Serbio estis konstruitaj novaj municio-deponejoj [5].
4. Monato, Bardhyl Selimi: Pli amu ..., 2009
5. Monato, Dimitrije Janičić: Detruo-dilemo, 2013
germane:
Munitionsdepot

administraj notoj