noĉ/i SPV

noĉi

(tr)
Entranĉi V-forman fendeton (en bastono, eĝo): la rando (de folietoj) estas malforte denta aŭ noĉita [1]; sketantoj […] noĉas glacion, kiu iom poste denove fermfrostiĝas [2]. VD:foldi, kaneli
1. Vikipedio, Aegle marmelos, 2014-11-25
2. Monato, Lode Van de Velde: Trancporto, 2010
france:
cocher, faire une encoche
germane:
einkerben, nuten
itale:
­intaccare
japane:
切れ込みを入れる [きれこみをいれる], 刻み目をつける [きざみめをつける]
pole:
karbować, nacinać
rumane:
grava, tăia
ukraine:
робити карби, зарубки, насічки

noĉo

Marko entranĉita en ligno aŭ simila materialo: bastono kun unu noĉo [3]; ili eltranĉas noĉon en la lignan randon de la boato [4]. SIN:entranĉoVD:breĉeto, foldo, kanelo2, sulko2
3. A. Grin, trad. J. Finkel: La vojo nenien, 2008
4. Monato, Jomo Ipfelkofer: Tunelo anstataŭ ĥaoso aŭ ĉu nur ĥaoso?, 2011
ĉine:
刻痕 [kèhén]
france:
coche (encoche), encoche
germane:
Kerbe, Nut
japane:
切れ込み [きれこみ], 切欠き [せつかき], 刻み目 [きざみめ], ノッチ
pole:
karb
rumane:
crestătură
ukraine:
карб, зарубка, насічка, виріз, зазублина, зуб (на колесі)

administraj notoj