1nostalgi/o PV

nostalgio   Vikipedio

PSI Sopiro al ne plu proksima patrolando, hejmo, homo aŭ epoko: dum Andreo troviĝis pli kaj pli proksime al sia patrio ... tiel forta nostalgio atakis lin, ke la larmoj denove kaj denove inundis liajn okulojn [1]. VD:hejmveo
1. Hevesi L., trad. Vizi L.: La aventuroj de Andreo Jelky, [2010]
angle:
nostalgia
beloruse:
настальгія
bretone:
hiraezh, kleñved ar gêr
ĉeĥe:
nostalgie, stesk, touha
france:
nostalgie
germane:
Heimweh, Nostalgie
greke:
νοσταλγία
hispane:
nostalgia
hungare:
nosztalgia, honvágy, elvágyódás
nederlande:
heimwee, nostalgie
portugale:
nostalgia
ruse:
ностальгия
slovake:
clivosť, nostalgia, túžba

nostalgia

Sentanta, esprimanta nostalgion: eble pro tio li sopiras al la „nostalgia muziko de la alia vivo" [2].
2. K. Ungar: Kvarteto, en kiu ĉiu muzikas aparte, Monato, jaro 1998a, numero 2a, p. 15a
angle:
nostalgic
beloruse:
настальгічны
bretone:
hiraezhus
france:
nostalgique (adj.)
germane:
nostalgisch
hispane:
nostálgico
hungare:
nosztalgikus, hazavágyó, elvágyó
nederlande:
nostalgisch (bn.)
ruse:
ностальгический

nostalgie

Kun nostalgia sento, kun daŭra sopiro al io malproksima: vidante la kretmarkojn sur la trotuaro, mi estis tuj nostalgie reportata al la bedaŭrinde nun tre foraj jaroj de mia juneco [3].
3. G. MacAoidh: Perdita paradizo, Monato, jaro 2001a, numero 10a, p. 13a
angle:
nostalgically
beloruse:
настальгічна, з настальгіяй
bretone:
gant hiraezh
france:
avec nostalgie
germane:
nostalgisch
hungare:
nosztalgiával, nosztalgikusan, sóvárogva
nederlande:
nostalgisch (bw.)
ruse:
ностальгично, ностальгически, с ностальгией

nostalgiulo

Homo nostalgiema, daŭre nostalgia pri iu kara afero: disko por rokamantoj kaj nostalgiuloj de la ankoraŭ vigla, liberecana revo [4].
4. M. Pancorbo Castro: Al la barikadoj!, Monato, jaro 1999a, numero 7a, p. 24a
bretone:
hiraezhour
france:
nostalgique (subst.)
germane:
Nostalgiker
hungare:
sóvárgó ember
nederlande:
nostalgisch persoon

administraj notoj