*pak/i PV

*paki

(tr)
1.
Kunaranĝi malvaste iajn objektojn, ordinare preparante stokadon aŭ transportadon, ĉu ilin ligante, ĉu envolvante, ĉu enŝovante en sakon aŭ alian portilon, ĉu ordigante en kesto: frue en la sekvanta mateno li pakis sian malgrandan havaĵon[1]; la patrino […] pakis tion aŭ alian, kun kio la patro estis ironta hodiaŭ vespere en la urbon [2]; li pakis ĉiujn miajn pupojn en la lignan keston, alligis ĝin al mia dorso […] [3]; ili kolektis nur la spikojn, kiujn ili pakis en sakojn, la pajlo restis sur la kampo [4]; paketoj, […] tiel firme kunmetitaj kaj tiel lerte pakitaj unuj sur la aliaj, ke ili ĉe ĉiu movo de la ŝipo ne ruliĝas tien kaj reen FK ; multaj kukoj estas unuope pakitaj per plasto, tiuj kukoj siavice estas ankaŭ grupe volvitaj en plasto, kaj finfine tio estas pakita en kartona skatolo [5]; presigi ĉiujn tekstojn per tute etaj literoj kaj tiel paki multe pli da enhavo sur ĉiun paĝon [6]; (figure) li estis pakita kun ok aliaj personoj en la interno de poŝta kaleŝo[7]; (figure) oni povis ricevi kapturnon de tio, kiel la homoj en tiu komplikita amaso da stratoj estis pakitaj unuj super la aliaj [8].
2.
Plenigi per aĵoj kaj pretigi transportilon: mi senprokraste pakis miajn kofrojn, adiaŭis Brigidon kaj reveturis [9]; Knut iris en sian loĝejon kaj pakis sian tornistron [10]; najbaraj familioj judaj, devigitaj paki siajn valizojn kaj iri al la „forirejo”, por transporto [11].
angle:
pack
beloruse:
пакаваць, упакаваць, укладаць, цюкаваць
bulgare:
опаковам
ĉeĥe:
balit, shrnovat, zahušťovat (soubor)
ĉine:
包扎 [bāozā], 包紮 [bāozā], 封包 [fēngbāo], 拼凑 [pīncòu], 拼湊 [pīncòu], 攒聚 [cuánjù], 攢聚 [cuánjù], 打包 [dǎbāo], 包起 [bāoqǐ]
france:
emballer, empaqueter
germane:
packen
hispane:
empaquetar
hungare:
csomagol
japane:
包む [くるむ], 包装する [ほうそうする], 荷造りする [にづくりする], 圧縮する [あっしゅくする]
nederlande:
pakken, inpakken
pole:
pakować się
portugale:
embrulhar, empacotar, enfardar, emalar, empalhar
rumane:
și face bagajul
ruse:
паковать, упаковать
slovake:
komprimovať (súbor), zahusťovať
ukraine:
пакувати, упаковувати, тюкувати, ув’язувати в тюки, укладати

pako

Aro da pakitaj objektoj: [li] portas sur la ŝultro pakon da tolo [12]; pli kostas la sako ol la tuta pako (kandelo) PrV ; kuŝante sur sakoj kaj pakoj, en krakanta veturilo [13]; ligu la pakon per la speciala bendo, fermu ties ekstremaĵojn per sigelvakso [14]; sendi pakon eksterlanden [15].
angle:
package
beloruse:
пакет, упакоўка, цюк
bulgare:
пакет
ĉine:
包裹 [bāoguǒ], 一揽子计划 [yīlǎnzǐjìhuà], 一攬子計劃 [yīlǎnzǐjìhuà], 法律体系 [fǎlǜtǐxì], 法律體系 [fǎlǜtǐxì]
france:
paquet
germane:
Paket, Pack (Gepäck), Gepäck
hispane:
paquete
hungare:
csomag pli kostas la sako ol la tuta ~o: többe kerül a hús, mint a leves.
japane:
包み [つつみ], 荷物 [にもつ]
nederlande:
pak
pole:
paczka, tobołek, zawiniątko
rumane:
colet, balot, pachete
ruse:
пакет, упаковка, тюк
tibete:
སྒྲིལ་འཐུམ་
ukraine:
пака, пакет, пакунок, пачка, тюк

pakaĵo

1.
Pako: Jim elprenis pakaĵon el sia surtuta poŝo kaj ĵetis ĝin sur la tablon [16]; legantoj de Monato, kiuj volas helpi forigi malsaton inter la infanoj de la mondo, povas […] aĉeti tiajn pakaĵojn kun 30 kompletaj manĝoj […] kontraŭ po 31 eŭroj [17].
2.
Bagaĝo: kiam mi ien veturas, mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo[18]; forportu vian pakaĵon kaj havaĵon (definitive foriru) PrV .
16. O. Henry, trad. D. J. Harlow: La donaco de la magoj, La Ondo de Esperanto, 2001, numero 12a
17. P. Peeraerts: Nova haŭto por la aŭto-ĉefo, Monato, numero 2002-11, p.14a
18. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 35
angle:
1. package 2. luggage
beloruse:
1. пакет, пакунак 2. багаж
bulgare:
1. пакет 2. багаж
ĉine:
1. 包裹 [bāoguǒ], 包装 [bāozhuāng], 包裝 [bāozhuāng], 小包 [xiǎobāo], 一小包 [yìxiǎobāo], 小包裹 [xiǎobāoguǒ], 一揽子计划 [yīlǎnzǐjìhuà], 一攬子計劃 [yīlǎnzǐjìhuà] 2. 行李 [xíngli], 箱包 [xiāngbāo], 旅行带 [lǚxíngdài], 旅行帶 [lǚxíngdài], 皮箱 [píxiāng], 行李 [xínglǐ]
france:
1. paquet, colis 2. bagage forportu vian ~aĵon kaj havaĵon: prenez vos cliques et vos claques.
germane:
1. Päckchen 1. Paket, Eingepacktes, Verpacktes 2. Gepäck
hungare:
2. poggyász
japane:
荷物 [にもつ], 小包 [こづつみ], 包装物 [ほうそうぶつ], 手荷物 [てにもつ]
nederlande:
1. pak, verpakking 2. bagage
pole:
1. pakunek 2. bagaż
rumane:
1. colet, pachet
ruse:
1. пакет, упаковка, тюк 2. багаж
tibete:
རྡོག་ཁྲེས་
ukraine:
поклажа, баґаж, посилка

pakaĵujo

AUT Fermebla (kaj kutime ankaŭ ŝlosebla) parto de veturilo (precipe aŭtomobilo), destinita por transporti pakaĵojn (valizojn, sakojn ktp) aŭ aliajn objektojn kiujn oni malvolas kunpreni en la kabinon: dirinte tre lakone: „la haŭto taŭgas por bona mansako“, [la ŝoforo] senhezite ĵetis la serpenton en la pakaĵujon de sia aŭto kaj forveturis [19]; livereblas la Twizy Cargo kun pakaĵujo de 180 litroj kaj ŝarĝokapacito de 75 kg [20].
19. Werner Schad: SerpentojMonato
20. Vikipedio, Renault Twizy
angle:
boot, trunk
beloruse:
багажнік
bulgare:
багажника
ĉine:
后备箱 [hòubèixiāng], 後備箱 [hòubèixiāng], 行李箱 [xínglixiāng]
france:
coffre
germane:
Kofferraum
nederlande:
kofferruimte
pole:
bagażnik
rumane:
cufăr, portbagaj
ruse:
багажник
turke:
bagaj yeri

paketo

Malgranda pako taŭga por transporto, ekz. per poŝto ktp: [li] ligis du kikarojn da arĝento en du paketoj kaj […] donis al siaj du junuloj, kaj ili portis antaŭ li [21]; oni kunkunmetis la paperon en paketon kaj konservis ĝin en libroŝranko [22]; ĉiu el la kvin pastroj prenis du paketojn de torĉoj, sed nur unu lumigis [23]; [li] eltiris el sub la vesto paketon kaj silente transdonis ĝin [24]; antaŭ li kuŝis rulpaketo de paperaĵo Marta ; leteroj, banderoloj kaj […] poŝtaj paketoj FK ; distribuantoj aĉetas cigaredojn en kestoj de po 500 paketoj [25]; TEL RET [ĉe] la paketa radiofonio ĉiu paketo ricevas numeron, se nun paketo ne alvenas, aŭ pluraj paketoj eĉ alvenas en malĝusta vicordo […] la ricevilo povas baze de la kunsenditaj paketnumeroj reordigi la tuton [26].
beloruse:
пакет
ĉine:
一小包 [yìxiǎobāo], 小包 [xiǎobāo], 小包裹 [xiǎobāoguǒ]
france:
paquet (de petite taille)
germane:
Päckchen, (kleines) Paket
hungare:
kis csomag, csomagocska
japane:
小荷物 [こにもつ], 小包 [こづつみ]
pole:
pakiet
rumane:
pachet
ruse:
пакет
tibete:
སྒམ་
ukraine:
пакунок, пакет, пачка, коробка

pakumoPIV1

Entenantaĵo, kovraĵo uzata por paki: kvankam pakumo estas vesto de varo kaj povas beligi ĝin, tamen por simpla varo troa pakumo ne nur pliigas la koston, sed ankaŭ kaŭzas grandan malŝparon de naturaj riĉfontoj [27]; pakumoj de ĉokolado kaj sukeraĵoj [28]; se iu novspeca manĝaĵo estas bone akceptita de la merkato, ofte iu entrepreno imitas ĝin laŭ pakumo, formo kaj prezo, sen atingi la saman kvaliton [29]; kompare kun normala pakumo, la kartoĉoj foruzas amason da materialo kaj kaŭzas montojn da rubaĵoj [30]. VD:taro
27. Mu Binghua: Arbarego por pakumi ĉemizojn, Monato, numero 2001-09, p. 10a
28. Monato, Antanas Grincevičius: Ĉokolada konflikto
29. Monato, MU Binghua: Maltrankviliĝo pro aĉaj manĝaĵoj
30. Monato, Lode Van de Velde kaj Roland Rotsaert: Konsumantoj agitiĝas kaj konsciiĝas
angle:
packing, wrapping
beloruse:
упакоўка, тара
bulgare:
опаковане
ĉeĥe:
balící materiál, obalový materiál
ĉine:
包装 [bāozhuāng], 包裝 [bāozhuāng], 填密 [tiánmì], 外包装 [wàibāozhuāng], 外包裝 [wàibāozhuāng]
france:
emballage
germane:
Verpackung
hungare:
csomagolás(göngyöleg), csomagolóanyag, göngyöleg
japane:
包装材料 [ほうそうざいりょう]
nederlande:
verpakking
pole:
opakowanie
rumane:
ambalaj
ruse:
упаковка, тара
slovake:
obalový materiál
ukraine:
упаковка

elpaki, malpaki

(tr)
Elmeti el pako: la kestojn kaj ŝnuregojn, ĉion ili devis elpaki [31]; en kelo de vinkomercisto [la botelo] estis elpakita [32]; elpaki kaj enpaki [33]; [li] malpakis la lastan el la kestoj, en kiuj alvenis lia posedaĵo [34]; alvenis korespondaĵo […], mi tuj malpakis ĝin [35]; ĉe IKEA vi aĉetas kelkajn pakaĵojn, devas mem transporti ilin hejmen, elpaki el multaj plastaj folioj kaj ŝaŭmmaterialo kaj mem munti ŝrankon [36]; KOMP la elpakita programo bezonas preskaŭ 6 megabitokojn [37].
angle:
unpack
beloruse:
распакаваць
bulgare:
разопаковам
ĉine:
开箱 [kāixiāng], 開箱 [kāixiāng], 打开包裹 [dǎkāibāoguǒ], 打開包裹 [dǎkāibāoguǒ], 拆包 [chāibāo], 撕开包装 [sīkāibāozhuāng], 撕開包裝 [sīkāibāozhuāng]
france:
déballer
germane:
auspacken, entpacken
hungare:
kicsomagol
japane:
包みをほどく [くるみをほどく], 展開する [てんかいする], 解凍する [かいとうする]
nederlande:
uitpakken
pole:
rozpakować
rumane:
despacheta, desface bagajul
ruse:
распаковать
slovake:
vybaliť
ukraine:
розпаковувати

enpaki

Meti en pakon: bonkora homo sendis al li malnovan kofron kaj dirigis al li: enpaku [38]! ĉiuj boteloj baldaŭ estis enpakitaj [39]; ŝoforoj konsideras pasaĝerojn kiel fazeolojn aŭ fiŝojn, kiujn oni povas laŭvole enpaki [40]; kiam videblas makuleto ĉe eĉ unu enpakita legomo aŭ frukto, oni forĵetas la tutan pakaĵon [41]; enpakiĝu kaj foriĝu PrV ; (figure) abundis ambaŭflankaj argumentoj, eble malpli bele enpakitaj ol tiuj, kiujn liveris la reklamagentejoj, sed ĝenerale pli analizaj kaj pli konkretaj [42]; KOMP se vi posedas poŝlegilon, kiu ne komprenas Esperanton […], tiam ePub-libro kun enpakita unikoda tiparo solvas vian lingvan problemon [43].
angle:
en~ita: embedded.
beloruse:
упакаваць
ĉeĥe:
zabalit
ĉine:
打包 [dǎbāo], 包起 [bāoqǐ], 套封 [tàofēng]
france:
emballer
germane:
einpacken en~ita: eingebettet.
hungare:
becsomagol
japane:
包みこむ [つつみこむ]
nederlande:
inpakken
pole:
zapakować
rumane:
împacheta
ruse:
упаковать
slovake:
zabaliť
tibete:
དཀྲི་
ukraine:
упаковувати, запаковувати

administraj notoj

~umo: Mankas verkindiko en fonto.