*papag/o

*papago Vikipedio

1.
(komune) Iu el papagedoj.
2.  
ZOO Genro el familio papagedoj (Psittacus), tropika grimpobirdo, kapabla imiti la homan voĉon kaj ĉiuspecajn kriojn.
3.
(figure) Homo, kiu senkomprene ripetas instruon: papage ripeti gurditan lecionon; lernejo ne devas esti papagejo.
beloruse:
папугай
bretone:
peroked
ĉeĥe:
papoušek
france:
perroquet
germane:
Papagei
hispane:
papagayo, loro
hungare:
papagály
katalune:
lloro
latinece:
Psittacus
nederlande:
papegaai
pole:
papuga
portugale:
papagaio
ruse:
попугай
slovake:
papagáj
turke:
papağan

papagoformaj   Vikipedio

ZOO Ordo el la klaso birdoj (Psittaciformes). Grimpantaj, tropikaj birdoj, kun brilaj diverskoloraj plumoj kaj hoka beko.
france:
Psittaciformes
germane:
Papageienvögel
hispane:
psittaciformes, psitaciformes
hungare:
papagályalakúak
katalune:
psitaciformes
latinece:
Psittaciformes
ruse:
попугаи (отряд)

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~oformaj: Mankas fontindiko.
~oformaj: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.