1patron/o

patrono

1.
Eminenta persono protektanta alian personon aŭ institucion: por la projekto oni invitas patronojn kaj subtenantojn [1]; multekostaj dekoracioj montris, ke la reĝoj estis riĉaj patronoj de la artoj [2]; Honora Patrono estis la ŝtatprezidanto de l' Pola Respubliko [3]; li mem estas patrono por sia persono PrV . VD:mecenato, protektanto
2.
RELKRI Sanktulo, anĝelo aŭ alia supernatura estaĵo protektanta urbon, preĝejon aŭ tiujn, kiuj ricevis ĉe bapto ties nomon: kiel signon de via favoro […] volu doni oferon al la dio Ptah, kiu estas nia patrono [4]; hodiaŭ estas la 22-a de junio, la tago de mia patrono [5]; la 14an de februaro soleniĝas la festo de sankta Valenteno, patrono de amantoj, kiuj tiutage interŝanĝas festkartojn [6]. VD:baptopatro, domdio, gardanĝelo
3.
HIS Ĉe la antikvaj romanoj, riĉa potenculo, kies protekton petis plebanoj: aŭdiĝadis bruo kaj ekkrioj de klientoj, akompanantaj siajn patronojn [7]. VD:kliento
1. John G. Champlin: Kiel pentri demokration?, Monato, jaro 2001a, numero 12a, p. 20a
2. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XI
3. Monato, Zofia Banet-Fornalowa: Memore je la pereintoj, 2006
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXI
5. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XV
6. Máire McKay: Pri libroj... kaj pri braceletoj, Monato, jaro 1998a, numero 5a, p. 10a
7. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro VII
angle:
patron, sponsor
beloruse:
патрон, апякун, заступнік, абаронца
bulgare:
2. патрон, светец покровител
ĉeĥe:
ochránce, patron
ĉine:
贊助人 [zànzhùrén], 赞助人 [zànzhùrén], 主保圣人 [zhǔbǎoshèngrén], 主保聖人 [zhǔbǎoshèngrén]
france:
patron (protecteur) 1. protecteur 2. saint patron
germane:
Patron, Schutzherr, Schirmherr 1. Patron, Schutzherr 2. Patron, Schutzheiliger 3. Patron (Römer)
hungare:
patrónus, védő, oltalmazó 1. védnök, pártfogó, patrónus 2. védőszent, patrónus
japane:
後援者 [こうえんしゃ], 保護者 [ほごしゃ], パトロン, 守護聖人 [しゅごせいじん]
katalune:
patró, protector
nederlande:
patroon, beschermheer, beschermheilige
pole:
opiekun, patron, pryncypał
portugale:
1. patrono
rumane:
supraveghetor, hram, șef
ruse:
1. покровитель, патрон 2. ангел-хранитель, заступник 3. патрон
slovake:
ochranca, patrón
ukraine:
патрон, заступник, опікун, покровитель

patroni

(tr)
Protekti kiel patrono: la organizaĵoj, kiuj patronas la konferencon […] insistis por ricevi la statuson de eksterteritorieco [8]; la unuan „Ligon de Kolombiaj Esperantistoj“ patronis en 1911 la Prezidento de la Respubliko [9]; la iniciaton patronas la edzino de la prezidanto [10]. VD:mecenati, subteni2, tegmenti
angle:
be patron to, sponsor, patronize (be a patron), patronise (be a patron)
beloruse:
апекаваць, заступацца
ĉeĥe:
chránit, ochraňovat, patronovat (hovor.)
france:
patronner, soutenir (patronner)
germane:
protektionieren
hungare:
patronál, pártfogol
japane:
後援する [こうえんする], 保護する [ほごする], 守護する [しゅごする]
katalune:
patrocinar, emparar
nederlande:
beschermen
pole:
przewodzić
rumane:
conduce
ruse:
покровительствовать, шефствовать
slovake:
chrániť, ochraňovať
ukraine:
заступатися, опікуватися

patronado

Protektado, publika subteno de eminentulo al institucio aŭ homgrupo: tiuj tagoj de universala patronado de la Kinematografo [11]; De Beaufront […] – kreante la sistemon de patronado – ornamis sian Societon per la nomoj de eminentuloj [12]; la aŭtoro ne limigas sin je SEJM, sed rakontas ankaŭ pri la altruda „patronado“ (fakte kontrolado kaj premado) de la movado fare de burokratecaj kaj sekurecaj organoj en Sovet-Unio [13]; artistoj transprenis patronadojn por tiuj bestoj [14]; helpi la tibetajn infanojn kaj rifuĝintojn en Hindio pere de patronado kaj donacado [15]. SUB:egido2
11. John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 2
12. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
13. Boris Kolker: Libro leg-enda pri tempo legend-a, Monato, 2000/12, p. 26
14. Monato, Jomo Ipfelkofer: Bavario funebras pro Beppo Bruno, 2006
15. Robert Roze: Verkistino ‐ orientalistino ‐ esploristino, Monato, jaro 1999a, numero 1a, p. 17a
angle:
sponsorship, patronage
ĉeĥe:
chránění, ochrana, patronace, patronance, patronát, záštita
france:
patronnage
germane:
Schirmherrschaft
hungare:
védnökség, pártfogás, patronálás
japane:
後援 [こうえん], 保護 [ほご], 守護 [しゅご]
katalune:
protectorat
nederlande:
bescherming, auspiciën
pole:
auspicja
rumane:
auspică
ruse:
покровительство, шефство
slovake:
patronát, záštita
ukraine:
патронат, опіка, опікування

patroneco

1.
Patrona rolo, publika protekta funkcio rilate al institucio aŭ homgrupo: ĉiuj ministroj prenis sur sin la patronecon de nia kongreso [16]. SUB:mecenateco
2.
(evitinde) Patronado: tiu ĉi festivalo […] okazis sub la patroneco de Unuiĝo Internacia de Marionetistoj [17]; sub la patroneco de la Pakto pri Stabileco en Sudorienta Eŭropo, ok Balkan-landoj subskribis interkonsenton pri regiona komerca liberigo [18].
16. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona en la 6a de septembro 1909
17. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto
18. Evgeni Georgiev: Interkonsento pri komerca liberigo, Monato, jaro 2002a, numero 2a, p. 13a
angle:
sponsorship, patronage
ĉeĥe:
chránění, ochrana, patronace, patronance, patronát, záštita
france:
auspices (patronnage), protection (patronnage)
germane:
Schirmherrschaft
hungare:
védnökség
japane:
後援者・保護者・守護者の役割 [こうえんしゃ・ほごしゃ・しゅごしゃのやくわり]
katalune:
patronat, patrocini
nederlande:
beschermheerschap
pole:
opieka
rumane:
custodie
ruse:
покровительство, шефство
slovake:
patronát, záštita
ukraine:
заступництво, опікунство

administraj notoj