*pavim/o PV

*pavimo

KONTRA Tegaĵo el ŝtono, ligno, bitumo ks etendita sur tero de strato, vestiblo...: j ili ekgenuis vizaĝaltere sur la pavimo, adorkliniĝis [1]; la pavimo de la ekstera korto [2]; lia piedo trovis sur la strato nenion krom ŝlimo kaj marĉo, ĉar en tiu tempo ne ekzistis ankoraŭ ŝtona pavimo [3]; la planko en la ĉambroj prezentis duone disfositan pavimon el brikoj [4]; ĉu vi iam vidis pavimbatilon? tion, kion la pavimistoj […] uzas por la batebenigo de la ŝtona pavimo [5]; asfaltaj pavimoj Metrop ; brika pavimo [6]; la pavimo konsistis el negrandaj pli malpli rondaj ŝtonoj [7]. VD:mozaiko
Laborantaj pavimistoj je 1880
PD  [8]
angle:
pavement, paving
beloruse:
брук
bretone:
pavez (hollad pavezioù ur straed)
ĉeĥe:
dlažba
ĉine:
鋪面 [pūmiàn], 铺面 [pūmiàn], 路面 [lùmiàn], 砌路 [qìlù], 人行道 [rénxíngdào], 石子路 [shízǐlù], 石砌路 [shíqìlù], 舖石路面 [pùshílùmiàn], 铺石路面 [pùshílùmiàn], 鋪路材料 [pùlùcáiliào], 铺路材料 [pùlùcáiliào]
france:
revêtement routier, pavage (tout matériaux)
germane:
Pflaster ~isto: Pflasterer, Steinsetzer.
hispane:
pavimento
hungare:
kövezet, útburkolat
itale:
pavimento
japane:
舗装材 [ほそうざい]
nederlande:
plaveisel, bestrating
pole:
nawierzchnia, bruk
portugale:
pavimento
rumane:
carosabil
ruse:
мостовая
slovake:
dlažba
ukraine:
брук, бруківка

pavimi

(tr)
Tegi per pavimo: la eniro kondukis tra pavimita vestiblo [9]; li prefere restadis ĉi tie ĉe la kamparanoj ol […] pavimi stratojn en Alĝero [10]; strato tridek paŝojn larĝa, […] pavimita per plataj ŝtonoj [11]; la planko de la halo estis pavimita per lerte kunmetitaj platoj kun desegnaĵoj, jen geometriaj, jen arabeskaj [12]; ili iris kune sur terason, pavimitan per alabastro [13]; (figure) la unua mondmilito […] pavimis la vojon por Hitler [14]; (figure) per promesoj estas pavimita la infero PrV .
angle:
pave
beloruse:
брукаваць
bretone:
pavezañ
ĉeĥe:
dláždit
ĉine:
用石块铺设 [yòngshíkuàipūshè], 用石塊鋪設 [yòngshíkuàipūshè], 鋪平 [pūpíng], 铺平 [pūpíng], 鋪設 [pūshè], 铺设 [pūshè], 鋪路 [pūlù], 铺路 [pūlù], 摊铺 [tānpū], 攤鋪 [tānpū], 鋪築路面 [pūzhùlùmiàn], 铺筑路面 [pūzhùlùmiàn]
france:
paver (tout matériaux), poser un revêtement
germane:
pflastern
hispane:
pavimentar
hungare:
kikövez, burkol (utat), flaszteroz
japane:
舗装する [ほそうする]
nederlande:
plaveien, bestraten
pole:
szabrować
rumane:
răpi
ruse:
мостить
slovake:
dláždiť, vydláždiť
ukraine:
брукувати, мостити

pavimero

Ĉiu aparta peco konsistiganta pavimon: Pilato sin turnis kaj iris […] reen sen rigardi ion ajn krom la diverskolorajn pavimerojn, por ne mispaŝi [15]; ŝiaj sandaloj forklakis sur la pavimeroj de la korto [16]; teroristoj […] armitaj ĉie surloke per bastonoj kaj pavimeroj [17].
angle:
paving stone
beloruse:
брукавец, брукавы камень
bretone:
pavez
ĉeĥe:
dlaždice
ĉine:
地板砖 [dìbǎnzhuān], 地板磚 [dìbǎnzhuān], 鋪路石 [pūlùshí], 铺路石 [pūlùshí]
france:
pavé
germane:
Pflasterstein
hispane:
adoquín
hungare:
burkolatkő, flaszterkő
japane:
敷石 [しきいし], 木れんが [もくれんが]
nederlande:
straatsteen
pole:
brukowiec, kamień brukowy
rumane:
pavaj din piatră, pavaj
ruse:
булыжник (из мостовой)
slovake:
dlaždica
ukraine:
камінь для брукування вулиці, брукняк, булижник

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.